Knido (ĉelo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig.svg La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigan paĝon: Knido


Skemo de knido (franca priskribo)


Knido (aŭ knidocito) estas speco de ĉelo, troviĝanta ĉe diversaj celerentuloj, kiuj, je tuŝo elĵeta maldikan pikilon, inokulante jukan kaj paralizan venenon. La knidoj estas organoj per kiuj la Kniduloj kaptas siajn predojn

la Kniduloj estas klado de celerentuloj, karakterizita per la posedo de la knidoj (Cnidaria), ekz. meduzo.

La Senkniduloj estas klado de celerentuloj, karakterizita per manko de knidoj (Acnidaria).

Strukturo kaj ago[redakti | redakti fonton]

La knido estas ĉelo entenanta organeton nomatan nematocito[1]. Tiu-ĉi estas komponata de veziketo, fermata de operkulo, en kiu estas volvata kava fadeno entenanta malgrandegajn pikilojn. Ekstere elstaras cilio nomata knidocilio.

La knidocilio estas tuŝa organo de la ĉelo. Kiam ĝi kontaktas predon, tio estigas, (per liberigo de jonoj kalcio...) surpremo en la veziketo. La operkulo estas forpelita kaj la kava fadeno, inversiĝante, elspruĉas ekstere.

Se ĝi profondiĝas en la korpo de predo, la pikiloj (kiuj, pro la inversiĝo de la fadeno, ekstere staras) malhelpas, ke la fadeno eliru. La veneno entenata en la veziko, trafluinte la fadenon, paralizas la predon.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. oni renkontas ankaŭ la vortojn "knidocisto" kaj "nematocisto", tiam temas pri la veziketo (greke, "-cisto" = "veziketo")