Knister

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Knister
Knister en 2011
Knister en 2011
Persona informo
Naskonomo Ludger JOCHMANN
Naskiĝo 1952
en Bottrop
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Profesio
Okupo verkistoscenaristo • verkisto de porinfana literaturo vd
Aktiva en Wesel vd
Verkado
Verkoj libroj pri Hexe Lilli
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Knister, vera nomo Ludger JOCHMANN [joĥman] (naskiĝis en 1952 en Bottrop, Nordrejn-Vestfalio, Germanio) estas germana verkisto de porinfanaj libroj.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Ludger Jochmann kreskis en la industria Ruhr-regiono de Germanio. Li studis socian pedagogion en la universitato de Essen kaj ritmosciencon en la Folkwang-Altlernejo en Essen. Post akiro de sia diplomo, li laboris kiel pedagogo por infanoj de aparta lernejaj bezonoj. Ekde la jaro 1978 li laboras kiel libera verkisto kaj komponisto. Komence li laboris por porinfanaj teatroj en la Ruhr-regiono, poste ankaŭ por radiofoniaj kaj televidaj produktaĵoj. En 1980 publikiĝis lia unua porinfana libro, por kiu li elektis la artistan pseŭdonimon "Knister", kaj krom pliaj libroj sekvis porinfanaj sonlibroj, televidaj serioj, komputilaj ludoj kaj kinejaj filmoj de li. En 2000 li publikigis sian unuan libron por plenkreskuloj, kaj ĝin li aŭtoris je sia vera nomo.

Sian pseŭdonimon "Knister" - germanlingve por "kraketado" - li elektis pro sia enzuziasmo pri kaj teatro kaj muziko, aparte rokmuziko. Li ofte uzas muzikon kiel artan esprimilon por siaj teatraj produktaĵoj por infanoj kaj ekkonsciis, ke post laŭta muziko inter la infanaj spektantoj ekestas aparta scivola tensio, kvazaŭ tre mallaŭta sed iom mistera "kraketado", por mallaŭtaj historioj.

Aparte la verkisto konatiĝis pro la kreo de la rolo de la infana sorĉistino Lili, germanlingve nomata "Hexe Lilli" [hekse lili]. La libroj pri ŝi tradukiĝis al 38 pliaj lingvoj. Li kreis librojn por infanoj de diversaj gradoj de legopovo, kaj ankaŭ librojn kies pedagogia celo estas helpi en instruado de fremdaj lingvoj. Krome li verkis bildlibrojn kaj uzas aliajn komuikilojn kiel sonlibroj kaj komputilaj ludoj, por logi infanojn al legado.

Ludger Jochmann vivas en la okcident-germania urbo Wesel, havas edzinon kaj tri plenkreskajn infanojn, estas pasia velanto kaj hobia muzikisto.

Verkaĵoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

Menciatas la origina germanlingva librotitolo kaj esperantlingva traduko:

  • Hexe Lilli - der Drache und das Magische Buch (sorĉistino Lili - la drako kaj la magia libro)
  • Hexe Lilli - die Reise nach Mandolan (.. - la vojaĝo al [la fantazia barata regno] Mandolan)
  • Hexe Lilli und Hektors verzwickte Drachenprüfung (.. kaj la komplika draka ekzameno de Hektor)
  • Hexe Lilli en Lilliput (.. en Liliputo)
  • Hexe Lilli feiert Geburtstag (.. festas naskiĝtagon)
  • Hexe Lilli und das magische Schwert (.. kaj la magia glavo)
  • Hexe Lilli macht Zauberquatsch (.. magie ŝercumas)
  • Hexe Lilli zaubert Hausaufgaben (.. sorĉas porlernejajn hejmtaskojn)
  • Hexe Lilli und der Vampir mit la Wackelzahn (.. kaj la vampiro kun malfiksa dento)
  • Hexe Lilli bei den Piraten (.. ĉe la piratoj)
  • Hexe Lilli und der Weihnachtszauber (.. kaj la kristnaska sorĉo)
  • Hexe Lilli wird Detektivin (.. iĝas detektivino)
  • Hexe Lilli im wilden Wilden Westen (.. en la sovaĝa Okcidento [de Nordameriko])
  • Hexe Lilli stellt die Schule auf den Kopf (.. ĥaosigas la lernejon)
  • Hexe Lilli und das wilde Indianerabenteuer (.. kaj la sovaĝa indiana aventuro)
  • Hexe Lilli im Fußballfieber (.. en futbala febro)
  • Hexe Lilli und das Geheimnis der Mumie (.. kaj la sekreto de la mumio)
  • Hexe Lillis Partyzauber: Tolle Ideen für Kinderfeste (festa sorĉo: bonegaj ideoj por infanaj festoj)
  • Hexe Lillis geheime Zauberschule: Hexenleichte Zaubertricks (sekreta sorĉa lernejo: magiistine facilaj sorĉaj trukoj
  • Hexe Lilli fliegt zum Mond (.. flugas al la luno)
  • Weihnachtszeit, Zauberzeit mit Hexe Lilli: Tolle Ideen zum Basteln kaj Spielen (kristnaska tempo, sorĉa tempo kun sorĉistino Lili)
  • Das Hexe-Lilli-Expertenbuch: Alles, was du über Hexe Lilli wissen musst (la fakula libro pri sorĉistino Lili: ĉio kion vi devas scii pri ŝi)
  • Lilli the Witch - Trouble at School: Mit echtem Zaubervokabular (anglalingve: .. perturboj en la lernejo: kun vera sorĉista vortareto)
  • Lilli the Witch at Vampire Castle: Mit magischen Zaubervokabeln (anglalingve: .. en la vampira kastelo: kun magia sorĉista vortareto)
  • Lilli the Witch - Magic Homework: Let‘s Read English (anglalingve: .. magiaj porlernejaj hejmtaskoj)
  • Lilli the Witch and the Wild Dinosaurs (anglalingve: .. kaj la sovaĝaj dinosaŭroj)
  • Lilli the Witch and the Birthday Party (anglalingve: .. kaj la kristnaska festo)

Pliaj verkaĵoj en la koncerna listo de la artikolo Hexe Lilli.

  • Wer verflixt ist Yoko (Kiu damne estas Joko?)
  • Yoko mischt la Schule auf (Joko ĥaosigas la lernejon)
  • Viel Wirbel um Yoko (Multe da perturbo pri Joko)
  • Yoko kaj la Gruselnacht im Klassenzimmer (Joko kaj la horora nokto en la klasĉambro)
  • Teppichpiloten (tapiŝaj pilotoj)
  • Teppichpiloten starten durch (tapiŝaj pilotoj forte startas)
  • Teppichpiloten mit Geheimauftrag (tapiŝaj pilotoj kun sekreta misio)
  • Teppichpiloten erobern den Weltraum (tapiŝaj pilotoj konkeras la kosmon)

Bildlibroj[redakti | redakti fonton]

  • Das verspreche ich dir (tion mi promesas al vi)
  • ...ja wenn das so ist! (.. nu se estas tiel!)
  • Wo ist mein Schuh, fragt die Kuh: Geschichten und Spiele (Kie estas mia ŝuo, demandas la bovino [germanlingve temas pri rimo]: historioj kaj ludoj)

Pliaj libroj[redakti | redakti fonton]

  • Knisters Lach- kaj Machgedichte (rido- kaj agoinstigaj poemoj de Knister)
  • Bröselmann und das Steinzeitei (sinjoro Brozelman kaj la ŝtonepoka ovo)
  • Der Reiter des eisernen Drachen (La kavaliro de la fera drako)
  • Willi Wirsing [simple persona nomo, iom malserioze sona]
  • Alles Spaghetti (ĉio spagetoj)
  • Die Sockensuchmaschine (la ŝtrumposerĉmaŝino)
  • Nikolauskrimi (krimrakonto pri la sankta Nikolao)
  • Hexe Lilli entdeckt Amerika (sorĉistino Lili malkovras Amerikon)

Komputilaj ludoj[redakti | redakti fonton]

  • Hexe Lilli: Abenteuer im Königsschloss (sorĉistino Lili: aventuroj en la reĝa kastelo)
  • Drachenspaß mit Hexe Lilli (draka amuziĝo kun sorĉistino Lili)

Kompaktdiskoj[redakti | redakti fonton]

  • Musik im Kopf (muziko en la kapo)

Teatraj adaptatoj[redakti | redakti fonton]

  • Hexe Lilli fliegt zum Mond (sorĉistino Lili flugas al la luno). stelobservatorio Hamburgo
  • Hexe Lilli - Das Musical (- la muzikalo). Teatrejo Kölner Bühne.
  • Hexe Lilli - Das Puppenspiel (- la pupteatraĵo). Teatrejo Mülheimer Figurentheater WODO.

Filmigoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Informoj pri Knister en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)