Knittelfeld
El Vikipedio
Knittelfeld urbo de Aŭstrio. Ĝi situas en la aŭstria federacia lando Stirio, kaj estas ĝemelurbo de Kameoka, en Japanio.
La 12-an de oktobro 1964 okazis la ĝemeliĝa ceremonio en Knittelfeld kaj la nomŝanĝo de la malnova Kärntnerstrato al Kameokastrato. Iniciatintoj estis la esperantistoj doktoro Adolf Halbedl, el Knittelfeld, tiam landestro de la Stiria Esperanto-Asocio, kaj lia japana Esperanto-amiko Eizo Ito, el Kameoka.
Okaze de la 35-jara interfratiĝo "Kameoka-Knittelfeld", okazis la 3-an de septembro 1999 la malkovro de la Kameoka-monumento en la Kameokastrato.