Knossos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Knossos

KnossosKnoso estis urbo sur la antikva Kreto, ĝis estis la sidejo de la legenda Minoa reĝo, plej grava centro de la Minoa civilizo. La urbo situas sur monteto ĉe kunfluo de du riveroj, ĉ. 10 km de la norda marbordo de Kreto.

La elfosadoj de Knossos komenciĝis per gvido de Siro Arthur Evans, en 1900. La elfositaj palaco kaj aliaj konstruaĵoj formis centron de altkultura bronzepoka civilizo. Tiu kulturo havis gvidantan rolon inter 1600 a.K. kaj 1400 a.K. ĉe la Egea maro.

La unuaj loĝantoj de Knossos supozeble alvenis el Malgranda Azio en la 7-a jarmilo a.K.. Ili konstruis socion bazitan je la agrikulturo: ili kultivis tritikon, bredis bestojn. Ili uzis ekde la frua minosa epoko (3000–2000 a. K.) bronzon, faris emajlitajn ceramikaĵojn, gravuritajn sigelojn kaj orjuvelojn. Pli poste ili enkondukis la hieroglifan skribon kaj komercis kun Egiptio.

La unua knossosa palaco konstruiĝis en la meza minosa epoko inteer 2000–1580 a.K.. Tiam unu kvadratan korton ĉirkaŭis aparte starantaj konstruaĵoj. La knossosa ceramikaĵo havis elstaran kvaliton kaj tiutempe estis farita per kolora pentrado sur nigra-emajla bazo.

tron-ĉambro

Grandan parton de la urbo detruis sismo ĉ. 1720 a. K.. Oni rekonstruis la palacon kaj nun grandaj kolonaj koridoroj kaj ŝtuparejoj interligis la konstruaĵojn de la monteta areo. Oni povas vidi nun ruinaĵojn de tiu ĉi palaco sur la elfosadejo. La administraj kaj ceremoniaj ejoj situis sur la okcidenta flanko de la centra korto. Oni povas eĉ hodiaŭ vidi tiun gipsan tronon, en kiu sidis la regoj de Knossos. En tiu parto, en mallarĝaj subterejoj rezervis oni la grenon, oleon kaj al trezoraĵojn. Ĉe la nordokcidenta parto de la akorto situis metiejoj, ĉe la sudokcidenta loĝ-ĉambroj. La palaco havis zorgeme ellaboritan kanalan kaj akvoduktan sistemojn, kiuj certigis akvon kaj higienion por la palaco (eĉ la necesejoj estis akvolavitaj).

murpentraĵo

Knossos estis kunligita per pavimitaj vojoj al aliaj urboj de Kreto. La minosa murpentrado floradis tiutempe, ĝi uzis la temojn danco, sporto, delfenojn en natura stilo. La pli fruan hieroglifan skribon anstataŭis nova skribo, la linia skribo A.

Ekde 1580 a.K., la minosa kulturo ekspansiis al la greka tero, je kies efiko elevoluis la mukenea kulturo. La mukene-anoj akiris iam dum la 15-a jc a. K. la regpotencon super Knossos. La skribon linian A ŝanĝis nova skribo, la linia skribo B, kiun oni uzis eĉ en la mukeneaj centroj. Tiu skribo – laŭ ĝenerale akceptita opinio – respegulas la praan varianton de la greka lingvo.

Iom post 1400 a. K., la „lasta palaco” neniiĝis en incendio kaj en la sama tempo okazis incendio ankaŭ en aliaj komunumoj de Kreto. Post tio, Knossos iĝis unu el la multaj urboj, kiujn oni loĝis ankoraŭ jarcentojn. La politika centro de la Egea Maro iĝis Micene.