Knut Hamsun

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Knut Hamsun 1890

Knut HAMSUN, origine: Knut PEDERSEN (naskiĝis la 4-an de aŭgusto, 1859, mortis la 19-an de februaro, 1952) estis norvega verkisto.

Knut Hamsun naskiĝis en Vågå. Post dura junaĝo li vivtenis sin per diversaj okupoj. Li faris vojaĝojn al Usono, kaj al Parizo, kie li konatiĝis inter alie kun Paul Gauguin kaj August Strindberg. Post vagado tra Finnlando, Rusio, Persio kaj Turkio, li ekde 1911 restis en Norvegio.

Dum la Dua mondmilito Hamsun simpatiis kun la nazioj. En la jaro 1946 li pro tio estis akuzita pri ŝtatperfido, sed pro lia alta aĝo oni nur kondamnis lin al monpuno. Pri ĉi tiu evento estis kreita filmo kun Max von Sydow.

Hamsun, kiu en la jaro 1920 gajnis la Premion Nobel de Literaturo, estas rigardata unu el la plej gravaj romanaŭtoroj de la norvega literaturo. Li mortis en Nørholm apud Grimstad.

Listo de verkoj

  • Sult (romano, 1890)
  • Mysterier (romano, 1892)
  • Redaktør Lynge (romano, 1893)
  • Ny Jord (romano, 1893)
  • Pan (rakonto, 1894)
  • Victoria (rakonto, 1898)
  • Børn av tiden (romano, 1913)
  • Segelfoss by (romano, 1915)
  • Markens grøde (romano, 1917)
  • Romantrilogio:
    • Landstrykere (1927)
    • August (1930)
    • Men livet lever (1933)
  • Ringen sluttet (romano, 1936)
  • På gjengrodde stier (membiografio, 1948)

En Esperanto aperis

  • Victoria / traduko el la norvega Olav Rygg 1938 (Trovanto dokumenta numero 704.366-B.Esp)