Koĉi (Barato)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Koĉi
urbo
Mozaiko pri Koĉi
Lando Barato
Ŝtato Keralo
Situo Koĉi
 - alteco 0- m s. m.
 - koordinatoj 09° 58′ 00″ N 76° 16′ 00″ O / 9.96667 °N, 76.26667 °O / 9.96667; 76.26667 (mapo)
Areo 95 km² (9 500 ha)
Loĝantaro 601 574 (2011)
Horzono UTC + 5:30
Poŝtkodo 682 0xx
Telefona antaŭkodo 484
Aŭtokodoj KL-7
Situo enkadre de Barato
Situo enkadre de Barato
Situo enkadre de Barato
Vikimedia Komunejo: Kochi, Kerala
Retpaĝo: cochinmunicipalcorporation.kerala.gov.in
Portalo pri Barato

Koĉi (കൊച്ചി) estas metropolo, grava havenurbo kaj universitata urbo en Barato, en subŝtato Keralo. Dum la kolonia erao ĝi nomiĝis Cochin.

Geografio

Koĉi etendiĝas en la suda parto de la lando laŭ la Araba Maro.

Historio

Koĉi estis la centro de hinda spicokomerco dum multaj jarcentoj. La grekoj, romianoj, judoj, araboj kaj ĉinoj komercadis jam ekde la antikvaj tempoj. La plej frua skriba mencio okazis en ĉina dokumento en la 15-a jarcento. En 1500 la alvenintaj portugaloj fondis komercejon kaj konstruis fortikaĵon. La portugaloj regis ĝis 1663, poste nederlandanoj alvenis, baldaŭe britoj ekde 1814.

Trafiko

Koĉi havas internacian flughavenon, havenon, aŭtovojojn kaj 2 stacidomojn. En la urbo aŭtobusoj kaj aŭtorikiŝoj liveras la pasaĝerojn.

Klimato

Koĉi havas tropikan klimaton kun musono. La averaĝa temperaturo varias inter 23-31 °C. Jare pluvas 3228 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed plej ofte inter majo-oktobro.

Vidindaĵoj

Ĝemelurboj

La plej grava traira vojo de Koĉi
Templo en Koĉi