Koŝko (monto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig.svg La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigan paĝon: Koŝka (apartigilo)
Koŝko
La monto Koŝko vidata de oriento
La monto Koŝko vidata de oriento
Koŝko (monto) (Krimeo)
DMS
Mountain sign.svg

Situo de la monto Koŝko sur la mapo de Krimeo
Alteco 254 m
Situo Krimeo (Ukrainio)
Montaro Krimea montaro
Koordinatoj 44°24′14″N 33°59′37″E  /  44.40389°N, 33.99361°O / 44.40389; 33.99361 (Koŝko (monto))
Plej facila montgrimpo Per ŝoseo Jalto-Sebastopolo
v  d  r
Information icon.svg

Koŝko (rus. Кошка, ukr. Кішка, krim. Qoş qaya, Къош къая) estas negranda roka masivo, troviĝanta en Krimeo apud loĝloko Simeizo. La masivo troviĝas proksime al la Nigra maro kaj altas 254 metrojn. La monto estas unu el la plej famaj naturaj vidindaĵoj de Krimeo.

Ĝia nomo venas el la krime-tatara lingvo, en kiu la esprimo Qoş Qaya signifas "para roko". Poste en la rusa lingvo la nomo estis perceptita kaj fiksita kiel "koŝka", kio en la rusa lingvo signifas "katino", ĉar la masivo, vidata de certa distanco, tre similas la kuŝantan katinon, pretan al salto. Apud la monto troviĝas kelkaj aparte starantaj rokoj: "Diva", "Panea" kaj "Lebedinoje krilo", kiuj formas kun la monto belan pejzaĝon. Iom super la masivo mem troviĝas la Simeiza observatorio.

La arkeologiaj esploroj evidentigis, ke sur la monto ekzistis antikva fortreso; sur la monto kaj en ĝiaj ĉirkaŭaĵoj troveblas multaj tomboj de taŭridanoj - la praloĝantoj de Krimeo.

Tuj super la masivo pasas la ŝoseo Jalto-Sebastopolo.

Ligiloj[redakti | redakti fonton]