Ko-Ko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Duke Ellington Orchestra: „Ko-Ko“

Ko-Ko estas ĵaza komponaĵo de Duke Ellington el la jaro 1940. Ĝi apartenas al aro da pecoj, kiujn li pianiste surdiskigis per sia orkestro inter marto kaj oktobro de 1940 por diskeldonejo Victor, ekzemple Concerto For Cootie, Cotton Tail, Bojangles, Harlem Air Shaft, Warm Valley kaj In a Mellotone. Tiuj ĉi pecoj validas kiel klasikaĵoj de la Blanton-Webster-Band“',' kaj iliajn unuajn sonregistradojn forte stampis la novalvenintoj Jimmy Blanton, Ben Webster kaj Billy Strayhorn.

Muzika analizo

Ko-Ko estas „dekdu-takta bluso en E♭-minoro kun oktakta enkonduko, kiun je la fino reekprenas kvartakta kodo,“ jen Collier. Harmonie ĝi estas „Ekzerco pri la pedaltono (...) Je la elingtona Ko-Ko enkonduko kaj kvin ĝis sep strofoj estas struktruitaj ĉirkaŭ la pedaltonoj: La malalta E♭ de la baritonsaksofono en la enkonduko kaj la E♭ du oktojn pli alta de Tizol en la unua strofo, A♭ de la saksofonoj samtone en la dua kaj tria strofo kaj B♭ en la kvara strofo, ankaŭ samtone de la saksofonoj, samkiel F de la trumpetoj en al kvina strofo.“ Collier montris sur tion, ke la pedaltonoj – kiel je la nomdona orgenludo – ne estas daure tenataj, sed estas ripetataj. Harmonie la peco ĉiukaze estas ege disonanca, aparte en la lastaj du strofoj. [1]

Juan Tizol (1943)

Strukture la peco konsistas el „tavoloj“, farantaj la uzatajn harmoniojn pli kaj pli komplikajn; la komplikeco tamen estas linie evoluinta, kaj ĉiu sinsekvatavolo restas aŭdebla kaj alirebla“; dum la paso de la peco la nombro de voĉoj, kiuj samtempe muzikas, entute kreskas:[1]

Literaturo

  • James Lincoln Collier: Duke Ellington. Berlino, Ullstein
  • Alain Paillier: Ko-Ko. Parizo, Alter Ego Editions. 2011. ISBN 978-2-915528-26-8

Eksteraj ligiloj

Referencoj

  1. 1,0 1,1 James Lincoln Collier: Duke Ellington