Koaksigejo Ignát

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Konstruado de Koaksigejo Ignát, la nuna Koaksigejo Jan Šverma, en Mariánské Hory estis komencita en la jaro 1890, do en la tempo de profundigado de truo de estonta minejo Ignát. Ĝi estis konstruita kiel integra parto de la minejo kaj ĝi estis siatempe la plej granda en la tuta regiono. En la jaro 1918 ĝi fariĝis memstara entrepreno. Origina baterio de sistemo Otto a Kopper a Still estis en la jaroj 1959-1962 anstataŭigitaj de tipo SA kaj en la jaroj 1967 kaj 1974 de tipo S1. Fabrikata estis precipe koakso uzata kiel brulmaterialo kaj reduktanto por altfornoj. Tiu estis krom enlanda uzado ankaŭ eksportata ĝis Hungario, Svislando, Germanio, Aŭstrio kaj Pollando. Apuda produkto estis koaksigeja gaso, kiun eluzis nitrogenfabrikoj, elektrejoj kaj ferfabriko Vítkovice. Pluaj produktoj estis benzolo, gudro kaj sulfata amoniako.

Jaro Laboristoj Tunoj de koakso
1896 74 48 427
1900 568 182 596
1913 456 382 600
1924 492 322 200
80-aj jaroj 1500 pli ol 1 miliono