Koakso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Koakso estas griza, poreca brulaĵo, kiu konsistas grandparte el karbono. Oni produktas ĝin el karbo per seka distilado.

Koakso

Senaera varmigo al 1000 °C elpelas el karbo la volatilajn partojn, kiuj nomiĝas (kruda) koaksa gaso. El ĝi eblas produkti gudron, sulfuran acidon kaj (puran) koaksan gason. Tiu ĉi gaso iam estis uzata por lumigi domojn kaj stratojn kaj por kuiri; en tiu funkcio ĝin nun anstataŭas metano.

La energi-enhavo de koakso estas 23–31 MJ/Kg. Pro siaj poroj ĝi estas malpeza, kun denso de ĉ. 1,85–1,90.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

Laŭ internacia formo, oni devintus uzi la formon kokso, sed tiu estis jam okupita. Tiel la vorto koakso kongruas al internacia vortformo koaks'

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]