Koalicio de la Radikala Maldekstro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Koalicio de la Radikala Maldekstro
SIRIZA
Συνασπισμός Ριζοσπαστικής Αριστεράς
ΣΥΡΙΖΑ
Emblemo de Koalicio de la Radikala Maldekstro
partio
Lando  Grekio
Estro Aleksis Tsipras
Fondiĝo decembro 2004
Lingvo(j) greka
Ĉefa sidejo Ateno
Ideologio demokrata socialismo, maldekstra popolismo, sekulareco, alimondismo, Ekosocialismo, poreŭropismo
Retejo www.syriza.gr
vdr
Aleksis Tsipras, koalicia prezidanto

La Koalicio de la Radikala Maldekstro (greke Συνασπισμός Ριζοσπαστικής Αριστεράς Sinaspismós Rizospastikī́s Aristerás, mallongigite SIRIZA) estas balota koalicio de pluraj maldekstraj partioj de Grekio.

Historio

La balota koalicio ekestis antaŭ la parlamenta baloto de 2004 kiel ligo el naŭ maldekstraj partioj kaj organizaĵoj. Inter ili plej grandas la politika partio Sinaspismos.

En la parlamenta baloto de 2004 la koalicio rivevis 3,26 procentaĵojn de la civitanaj voĉoj kaj ses deputitajn postenojn en la grekia parlamento. La koalicio tamen poste pli-malpli disfalis, ĉar ĝi tre dominiĝis pere de la partio Sinaspismos.

En 2007 la alianco reaktiviĝis. Alekos Alavanos elektiĝis nova prezidanto kaj politike plimaldekstrigis la koalicion. Lin en februaro 2008 sekvis Aleksis Tsipras. La intertempe partiosimila grupiĝo per socialisma lingvaĵo profiliĝis kiel batalema opozicio al la konservativa registara partio Nea Dimokratia. Pliaj organizaĵoj membriĝis en la alianco.

En la parlamenta baloto de 2007 la alianco atingis 5,04 procentaĵojn de la voĉoj kaj 14 deputitajn postenojn en la grekia parlamento.

En la parlamenta baloto de 2009 la akiritaj voĉoj reduktiĝis al 4,6 procentaĵoj kaj sekve la koalicio ricevis 13 deputitajn postenojn.

Daŭre ne findiskutita disputa temo ene de la alianco estas la demando, ĉu en kazo de taŭgaj nombroj de parlamentanoj eblus koalicio kun la pli granda, sed malpli radikala socialdemokratia partio PASOK aŭ ĉu ne.

En la parlamenta baloto de la 6-a de majo 2012 la koalicio ricevis 16,8 procentaĵojn de la voĉoj kaj iĝis la dua plej forta partio, malantaŭ la konservativa partio Nea Dimokratia kaj antaŭ la socialdemokratia partio PASOK. Ĝi ricevis 52 deputitajn postenojn en la grekia parlamento.

Dosiero:Syriza 2007 impossible2.jpg
balota afiŝo de la koalicio el 2007: "unuiĝintaj kaj maldekstraj, ni ebligas la neeblan"

Konsisto de la koalicio

Krom la partio Sinaspismos en la koalicio membras grupiĝoj, kiuj ekestis el la Komunista Partio de Grekio, la socialdemokratia partio PASOK respektive el la partio Ekologiistaj Verduloj, kaj el malgrandaj organizaĵoj kun ideologio trockismaj kaj maoismaj.

Detale temas pri:

  • la "Koalicio de Maldekstruloj, de movadoj kaj de Ekologio" (greke Συνασπισμός της Αριστεράς των κινημάτων και της Οικολογίας, Sinaspismós tis Aristerás ton kinimáton ke tis Ikologías), plej ofte mallonge nomata Sinaspismos aŭ eĉ pli mallonge ΣΥΝ respektive SYN
  • la "Noviganta Komunista kaj Ekologia Maldekstro" (Ανανεωτική Κομμουνιστική Οικολογική Αριστερά, Ananeotiki Kommunistiki ke Ikologiki Aristera, AKOA),
  • la "Demokrata Socia Movado DIKKI" (Δημοκρατικό Κοινωνικό Κίνημα ΔΗΚΚΙ, Dimokratiko Kinoniko Kinima)
  • la trockisma "Internacia Laborista Maldekstro" (Διεθνιστική Εργατική Αριστερά ΔΕΑ, Diethnistiki Ergatiki Aristera DEA)
  • la el frakcio de la Komunista Partio de Grekio (KKE) ekestinta "Movado por Komuna Agado Maldekstra" (Κίνηση για την Ενότητα Δράσης της Αριστεράς, Kinisi gia tin Enotita Drasis tis Aristeras, ΚΕΔΑ, KEDA)
  • la maoisma "Komunista Organizaĵo de Grekio" (Κομμουνιστική Οργάνωση Ελλάδας, Komunistiki Organosi Elladas, KOE)
  • la trockisma grupiĝo "Ruĝo" (Κόκκινο, Kokkino)
  • la balota unuiĝo "Civitanoj Energiaj" (Πολίτες Ενεργοί, Polites Energi) ĉirkaŭ la politikisto Manolis Glezos
  • la "Ekosocialistoj de Grekio" (Οικοσοσιαλιστές Ελλάδας) –
  • la radikale maldekstra grupiĝo "Róza" (Ρόζα), politika branĉo de la "Reto por Politikaj kaj Sociaj Rajtoj" (Δίκτυο για τα Πολιτικά και Κοινωνικά Δικαιώματα)
  • la "Kontraŭkapitalista Politika Grupiĝo APO" (Αντικαπιταλιστική Πολιτική Ομάδα – ΑΠΟ)
  • la "Radikaluloj" (Ριζοσπάστες)

Aldoniĝas iuj konataj individuaj maldekstruloj.

Eksteraj ligiloj