Koano

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La koano estas zena paradoksa pensa ekzerco pri nesolvebla problemo per racieco kaj per intelekto. Laŭ tiu religia tradicio, per tio, oni forigu la limon inter la konscia kaj la nekonscia en la psiko, ĉar ĝi subite iluminas la menson.

Fama koano estas: «Du manoj aplaŭdas kaj ekzistas sono; kio estas la sono per unu mano?». Tio estas parola tradicio el la zenisto, Hakuin Ekaku (1686-1769).

Koano estas japane kōan, ĉine 公案 gōng-àn, koree gong'an, vjetname công án.

Fonto[redakti | redakti fonton]