Kobajo

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Kobajo
Guinea 1.jpg
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Ronĝuloj Rodentia
Familio: Kaviedoj Caviidae
Genro: Kavioj Cavia
Specio: C. porcellus
Dunomo
Cavia porcellus
Linnaeus, 1758
Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r

Kobajo (Cavia porcellus) estas, origine neotropika, malsovaĝa specio de la genro kavio. Ĝi devenas el Sudameriko.


Enhavo

[redakti] Nomo

La latina nomo Cavia porcellus signifas: porketo, kiu ŝatas esti en kavo. Germanlingve ĝi nomiĝas Meerschweinchen (marporketo), ĉar maristo kunportis ilin el Sudameriko. La angla vorto guinea pig enhavas, ke oni povis aĉeti la porketojn por la angla monero Guinea kiel ludbesto por infanoj. Ili ne estas porketoj, sed ronĝuloj kaj parencoj de la doloĥoto, histriko kaj hidroĥero.

[redakti] Medicino

Kobajoj estis uzitaj por tuberkuloza esplorado fare de Robert Koch, por bakteria esplorado fare de Emil von Behring kaj por difteria esplorado fare de Louis Pasteur. Pro tio, ke kobajoj estas plu multe uzataj por medicinaj eksperimentoj en laboratorio, la vorto akiris la kromsignifon "objekto de eksperimento" kaj estas tiusence uzata ankaŭ pri homoj.

[redakti] Tenado

Kobajoj povas atingi aĝon de 8 ĝis 10 jaroj, ili estas afablaj kaj kontentiĝemaj. La femaloj estas gravedaj dum 60 - 72 tagoj kaj naskas 2 - 4 idojn. Ekde naskiĝo la idoj jam havas felon kaj povas memstare manĝi, tamen la femalo mamsuĉigas ilin dum ĉirkaŭ 3 semajnoj.

[redakti] Nutraĵo

Ili ŝatas manĝi herbon, fojnon, legomojn, grajnojn kaj fruktojn. Oni ne donu al ili bestaro-devenajn produktojn. Kobajojn oni malsame nutras en diversaj landoj. Laŭ ilia manĝo ili bezonas akvon kaj vitaminon C.

[redakti] Rasoj

Blue morpho butterfly.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Biologio

Kutime oni distingas inter 2 rasoj:

  • longhara kobajo
  • mallonghara kobajo

Ili povas havi diversajn kolorojn, vertojn kaj buklojn.

[redakti] Eksteraj ligoj

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj