Kobayakawa (klano)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Kobayakawa-klano (japane: 小早川氏, -shi) estis familio de samurajoj dum la Sengoku-epoko en Japanio. Ĝiaj bienoj troviĝis en Kiuŝuo, la plej suda el la japanaj ĉefinsuloj.

Anoj de la klano servis sub la Mori-klano kaj Toyotomi Hideyoshi. Alianciĝinte al la Kikkawa (klano), la Kobayakawa-anoj batalis kun la klanoj Kikkawa, Mori, Toyotomi kaj Otomo kontraŭ la Shimazu (klano), por kontroli Kiuŝuon je la fino de la 16-a jarcento. Post la malvenko de la Shimazu-klano ili ricevis rekompence la provincon Chikuzen, sed la klano neniiĝis nur kelkajn dekajn jarojn poste, kiam Hideaki mortis sen sukcedinto.

Famaj klananoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Frederic, Louis (2002). "Japan Encyclopedia." Cambridge, Massachusetts: Harvard University Press.
  • Sansom, George (1961). "A History of Japan: 1334-1615." Stanford, California: Stanford University Press.
  • Turnbull, Stephen (1998). 'The Samurai Sourcebook'. London: Cassell & Co.