Kobeo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
haveno de Kobe dum krepusko
Blazono de Kobe
Havena panoramo de Kobe
Ponto de Kobe

Kobe (japanskribe 神戸 [kōbe]) estas milionurbo en Japanio, sur la insulo Honŝuo. Kobe estas la ĉefurbo de la gubernio Hjogo kaj havas 1.513.967 da loĝantoj.

Geografio

Lokiĝo: http://ja.wikipedia.org/upload/9/9b/Hyogo_Kobe-city.png Kobe situas sur ebenaĵo laŭ la maro.

Historio

La loko estis loĝata jam dum la ŝtonepoko. En la 4-a jarcento tiu haveno donis eniradon de ĉina kaj korea kulturoj kaj sciencoj. En 1180 la urbo provizore estis ĉefurbo. En 1868 la enhavo donis uzadan permeson al eŭropaj ŝipoj. En 1945 Usono bombardadis la urbon. En 1995 okazis granda tertremo tie. Mortis pli ol 6.000 homoj, senhejmiĝis 300.000, kaj detruiĝis multe da la haveno.

Ekonomio

La plej grava estas produktado de ŝipoj. Aliaj okupiĝas pri ŝtaloj, teksaĵoj, plastoj kaj nutraĵoj. Estas fama bovoviando el Kobe, speciale mola.

Klimato

Kobe troviĝas en modera klimato. La averaĝa jara temperaturo estas 16 °C, tio estas dum julio kaj aŭgusto 27 °C. En januaro la temperaturo estas iomete sub frostopunkto. Jare pluvas po 1316 mm. La plej ofte en junio estas pluvoj.

Vidindaĵoj

Ĝemelurboj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj