Koblenco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo temas pri la germana urbo Koblenco en Rejnlando-Palatinato. Pri la samnoma urbo en la svisa Kantono Argovio viu sub Koblenco AG
rigardo de Festung Ehrenbreitstein sur Koblenco kaj la Deutsche Eck.

Koblenco
Blazono
Koblenco (Germanio)
Koblenco (Germanio)
DEC

Map

Flago
urbego • urba komunumo de Germanio • administra teritoria unuo • urban district of Rhineland-Palatinate • ĉefurbo de distrikto en Germanio
Administrado
Federacia lando Rejnlando-Palatinato
Distrikto eksterdistrikta urbo
Urborajtoj
Poŝtkodo 56001 - 56077
Aŭtomobila kodo KO
Oficiala Municipokodo 07111000
NUTS DEB11
Politiko
Demografio
Loĝantaro 115268 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Loĝdenso 1.020/km²
Geografio
Geografia situo 50° 22′ N, 7° 36′ O (mapo)50.3597222222227.5977777777778Koordinatoj: 50° 22′ N, 7° 36′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 60 m super Marnivelo m
Areo 105,01 km²
Oficiala retejo https://www.koblenz.de/
vdr
Koblenz kaj ĉirkaŭaĵo

Koblenco (germane Koblenz) estas urbo en Germanio, situante ĉe la elfuejo de Mozelo kaj Rejno kaj apartenas al Rejnlando-Palatinato. La urba teritorio kovras areon de 105,01 km², kaj fine de decembro 2022 ĝi havis 115268 loĝantojn. Laŭ tiu nombro de loĝantoj ĝi estas la tria plej granda urbo de la federacia lando, kies ĉefurbo ĝi estis inter la jaroj 1947 kaj 1950.

Geografio kaj historio[redakti | redakti fonton]

La Germana Angulo (Deutsches Eck)

La nomo de la urbo referencas al ĝia situo: Ĝi devenas de la latina confluentes, kunfluaĵo. La plej granda parto de la urbo situas sur la maldekstra bordo de la Rejno. Krom la Mozelo de okcidento, proksime de la urbo cetere ankoraŭ dua rivero, la Lahn de oriento, enfluas la Rejnon.

Ĉe la punkto kie Rejno kaj Mozelo kunfluas troviĝas das Deutsche Eck (la Germana Angulo) kun granda monumento kiu estas starigita honore al imperiestro Vilhelmo la 1-a kaj kie ekde 1993 estas replikaĵo de lia en 1945 detruita rajdantostatuo. La nomo de ĉi tiu monumento referencas al la Germana Ordeno, la krucistordeno kiu depost jarcentoj havis posedaĵojn sur ĉi tiu loko. La Deutschherrenhaus (kavalira domo de la Germana Ordeno) de ĉi tiu ordeno ankoraŭ estas sendifekta.

Ĉe la dekstra bordo de la Rejno situas la fortikaĵo Ehrenbreitstein, iam post Ĝibraltaro la dua plej granda rokfortreso de Eŭropo.

De la multaj pontoj en Koblenz la plej malnova, la Balduina ponto trans la Mozelo, estas el la 14-a jarcento. De ponto trans la Rejno kiu estis konstruita de Romianoj dum la 1-a jarcento a.K. oni retovis restaĵojn.

La urba arbaro de Koblenco estas arbara areo sude de la urbo Koblenco. Ĝi situas maldekstre de la Rejno sur la altoj de la Hunsruko.

Urbopartoj[redakti | redakti fonton]

  • Koblenz-Karthause estas la plej granda urboparto de Koblenco. Gi situas en la sudo de la urbo en alteco de ĉirkaŭ 174 m. Ĝi estas la plej norda etendaĵo de la mezmontaro Hunsruko inter la riverojn Rejno kaj Mozelo.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • La telekomunika turo Koblenco (ankaŭ nomata telekomunika turo Kühkopf aŭr Koblenz 10) staras en la urba arbaro de Koblenco sur la pinto de la monto Kühkopf.
  • La kastelo Confluentes (tradukita: „kastelo ĉe la kunfluantoj“) estas la latina nomo de la romia setlejo ĉe la kunfluejo de Mozelo (Mosella) kaj Rejno (Rhenus), el kiu evoluiĝis la nuna grandurbo Koblenz.

Ĝemelkomunumo[redakti | redakti fonton]

Gravuloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]