Koblenz AG

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Koblenz
Blazono de Koblenz
Ponto trans Aro kaj Rejno en Koblenz
Kantono Argovio
Distrikto Zurzach
Koordinatoj  47°36′35″N 8°14′15″O  /  47.60972°N, 8.2375°O / 47.60972; 8.2375 (Koblenz AG)Koordinatoj: 47°36′35″N 8°14′15″O  /  47.60972°N, 8.2375°O / 47.60972; 8.2375 (Koblenz AG)
Nombro de enloĝantoj 1584
Areo 4,09 km²
Alteco 319 m super marnivelo
Poŝtkodo 5322
Komunumkodo 4310
Mapo de Koblenz

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Koblenz (en Esperanto ankaŭ Koblenco) estas komunumo en la distrikto Zurzach de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 1584 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008. (Ne miksu la svisan vilaĝon Koblencon kun la germana urbo Koblenco!)

Geografio[redakti | redakti fonton]

La vilaĝocentro de Koblenz

La svisa komunumo Koblenz situas ĉe la alfluo de Aro al Rejno, la du plej grandaj riveroj de Svislando. Fakte malgraŭ ke la akvokvanto kaj la longeco ek de la fonto de Aro ĉe la kunfluejo estas pli grandaj ol de la Rejno, la cetera rivero portas la nomon Rejno anstataŭ pli korekte Aro. Rejno formas la landlimon inter Svislando kaj Germanio. Koblenz situas sur la sivsa flanko, do sude de Rejno kaj oriente de Aro. En sudokcidento de la komunumo la komunumo tuŝas la nordan finon de la Baraĵlago de Klingnau.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 4,09 km², de kiuj 1,23 km² estas kovritaj de arbaro kaj 0,77 km² de konstruaĵoj. La plej alta plunkto situas sur alteco de 444 m s.m. en sudoriento de la komunumo, dum la plej malalta punkto troviĝas sur alteco de 314 m s.m. ĉe la kunfluo de Aro kaj Rejno.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Koblenz limas en nordo al la germana urbo Waldshut-Tiengen, en nordoriento al Küssaberg, kiu ankaŭ situas en Germanio, en oriento al Rietheim, en sudo al Klingnau, kaj en okcidento al Leuggern.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

La stacidomo Koblenz situas ekstere de la vilgaxocentro. De tie trafikgas trajnoj al Baden, Waldshut, Bad Zurzach kaj Vinterturo. Ekzistas ankaŭ trajnlinio de Koblenz al Laufenburg, kiu tamen servas ek de 1994 nur ankoraŭ por vartransporto. En la vilaĝocentro troviĝas dua stacidomo sur la linio de Koblenz al Bad Zurzach kaj Vinterturo, kiu nomiĝas Koblenz-Dorf [Koblenco-Vilaĝo]. De Koblenz eliras krome diversaj poŝtaŭtolinioj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Koblenz datiĝas el la jaro 1010 kiel Confluentia. La latina nomo signifas kunfluejo kaj estas alludo al la kunfluo de Rejno kaj Aro.

En la jaro 1269 la tiama Senjoro Walter de Klingen vendis la vilaĝon kune kun la urbeto Klingnau al la Episkopejo Konstanco. Krom la Episkopejo Konstanco ankaŭ la Habsburgoj, la Johanitoj kaj la Monaĥejo Sankt-Blasien posedis rajtojn pri la vilaĝo.

Post la konkero de Argovio fare de la Svisa Ĵurkomunumo en la jaro 1415 Koblenz estis atribuita al la Grafejo Baden. La Ĵurkomunumo sukcesis akiri praktike ĉiujn rajtojn pri la vilaĝo de la diversaj antaŭaj posedantoj kiel la Episkopejo de Konstanco.

Sur iama insulo en Rejno kun la nomo Judenäule troviĝis dum longa tempo la ununura tombejo, kie judoj en Svislando rajtis entombigi siajn mortintojn. Nur en la jaro 1750 la judoj ricevis en Svislando propran tombejon inter la vilaĝoj Endingen kaj Lengnau. La insulo iom post iom kunkreskis kun la germana flanko. En la jaroj 1954 kaj 1955 la restintaj homaj restaĵoj en la iama juda tombejo estis eltombigitaj kaj portitaj al la tombejo en Endingen.

Kiam en la jaro 1798 okaze de la Helveta Revolucio francaj trupoj liberigis Argovion, la komunumo dum kvin jaroj apartenis al la tiama Kantono Baden. Dum la militoj inter Francio kaj Aŭstrio, la fronto pasis tre proksime de la vilaĝo.

Per la mediacia akto en la jaro 1803 la Kantono Baden estis dissolvita kaj integrita al la nova Kantono Argovio. Koblenz fariĝis komunumo de la argovia distrikto Zurzach.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj Ligiloj[redakti | redakti fonton]

Distrikto Zurzach
Zurzach-blason.png
ZurzachBohrtürme.jpg
Bad Zurzach - Baldingen - Böbikon - Böttstein - Döttingen - Endingen - Fisibach - Full-Reuenthal - Kaiserstuhl - Klingnau - Koblenz - Leibstadt - Lengnau - Leuggern - Mellikon - Rekingen - Rietheim - Rümikon - Schneisingen - Siglistorf - Tegerfelden - Unterendingen - Wislikofen