Kobyłka

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kobyłka

Blazono

Blazono
urba municipo de Pollando • "LGBT ideology" free zone
Kobyłka (Pollando)
Kobyłka (Pollando)
DMS

Map

Mapo
Mapo
Mapo
Genitivo de la nomo Kobyłki
Provinco Mazovio
Distrikto Distrikto Wołomiński
Komunumo Kobyłka
Speco de komunumo Urba
Urba komunumo Jes
Urborajtoj 1969
Koordinatoj 52° 20′ N, 21° 12′ O (mapo)52.33333333333321.2Koordinatoj: 52° 20′ N, 21° 12′ O (mapo)
Areo 20,05 km²
Loĝantaro 17586 (en 2004)
Loĝdenso 877,1 loĝ./km²
Poŝtkodo 05 – 230
Telefona antaŭkodo 22
Aŭtokodo WWL
TERYT 1142034011
Estro Robert Roguski
Titolo de estro Urbestro
Adreso de estraro ul. Wołomińska 1
Poŝtkodo de estraro 05-230
Telefono de estraro 22 786-33-28
Fakso de estraro 22 786-31-11
Komunuma retejo http://www.kobylka.pl/
vdr

Kobyłka estas urbo en la provinco (historie vojevodio) Mazovio de Pollando. Ĝi apartenas al samnoma komunumo en la distrikto de Wołomiń. Dum la jaroj de 1975 ĝis 1998 la urbo apartenis al la provinco de Varsovio. Kobyłka situas ĉ. 17 kilometrojn nord-oriente de la centro de la ĉefurbo Varsovio en la direkto de Bjalistoko.

La zono de kontuŝoj produktita en Kobyłka kaj Sluck
La baziliko de la Sankta Triunuo en la urbo Kobyłka

Nun kun ĉ. 20,000 loĝantoj, Kobyłka ekzistis kiel vilaĝo almenaŭ depost la 15a jarcento. En la 18a jarcento la vilaĝo estis unu el la ĉefaj produktejoj de zonoj de kontuŝoj (vidu la apudan foton) samaj kiel produktitaj en la urbo Sluck (nun en Belorusio) kaj en 1751 akiris urbo-rajton de la pola reĝo, rezulte de intensivaj klopodoj de ĝia posedanto, Episkopo Marcin Załuski, kiu volis igi Kobylka granda centro por pilgrimantoj. Lia plano, tamen, ne povis efektiviĝi, ĉar dum la Insurekcio de Kościuszko kaj la Divido de Pollando la vilaĝo estis serioze damaĝita far la rusa armeo marŝanta al Prago, kvartalo de la nuntempa Varsovio, trans la Vistulo (ne la ĉefurbo de Ĉeĥio).

La Urba Oficejo en Kobyłka
La centro de la urbo Kobyłka
La baziliko de la Sankta Triunuo en la urbo Kobyłka
La rekonstruaj laboroj de la Sankta Triunuo en la urbo Kobyłka
La stacidomo en urbo Kobyłka
La Preĝejo de Sankta Kazimiro en Kobyłka
La monumento de la "Ĉevalino de Sendependeco" en Kobyłka

Geografia situo[redakti | redakti fonton]

La urbo Kobyłka situas sur la Ebenaĵo de Wołomiń en la centra parto de la Malalta Tereno de Mazovio. Kobyłka limas kun la komunumoj: Zielonka, Marki, Radzymin kaj la Urbo Wołomin. Tra Kobyłka trairas la provinca vojo n-ro 634. Sur la tereno de la Kobyłka troviĝas du stacioj fervojaj, t.e. Kobyłka kaj Kobyłka Ossów.

Divido de la urbo[redakti | redakti fonton]

Kobyłka konsistas el la kvartaroj: Antolek, Mareta, Grabicz, Kobylak, Kolonia Chór, Sosnówka, Zalasek, Piotrówek, Jędrzejek, Maciołki, Nadarzyn, Stefanówka, Turów.

Vidindaĵoj kaj Monumentoj[redakti | redakti fonton]

  • Preĝejo de la Sankta Triunuo, baziliko, baroka sanktejo konstruita en la jaroj 1740-1745 per fonduso de Marcin Załuski (1700-1765) (legu: marĉin zaŭski) laŭ la projekto de la itala arkitekto Guido Antonio Longhi. Tiu ĉi preĝejo okulfrapas per netipa tre larĝa ekstera aspekto kun du turoj. Ene estas konservitaj la loĝejo de la episkopo Załuski kaj fantaziaj polikromioj produktitaj fare de Grzegorz Łodziński (legu: gĵegoŝ ŭodzinski) sur muroj kaj tegmentoj. La preĝejo fariĝis parto de la kalvaria komplekso, kiu tamen estis detruita en la 19a jarcento.
  • Dometo de Fervojisto apud la stacio Ossów estas ekzemplo de konstruaĵo el la komenco de la 19a jarcento.
  • Urboplaco de Kobyłka havas ne tipan triangulan formon. Siatempe ĝi estis la kultura centro de la urbo. Sur ĝi staras preĝejeto memore al la Batalo de Varsovio (1920).
  • Palaceto de Episkopo Załuski, sidejo de la eminenta episkopo Marcin Załuski (1700-1765). Tiu konstruaĵo estis detruita por reutiligi siajn brikojn kaj jam ne ekzistas.

Bataloj en Kobyłka[redakti | redakti fonton]

  • En 1794 okazis la antaŭlasta batalo de la Insurekcio de Kościuszko (legu: koŝĉiuŝko) kun la Armeo de la Rusa Imperio. Tiu ĉi batalo ĉirkaŭ Kobyłka finiĝis fiaske por la ribelantoj.
  • Dum la Batalo de Varsovio (1920) en 1920 okazis konfliktoj en la najbara urbeto Ossów(legu: osuf). Tiam en Kobylka troviĝis telegrafa stacio.
  • En la 1940-jaroj Kobyłka trafis al sangaj konfliktoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • www.kobylka.pl (parte angle)