Koda nomo — Sejla Vi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Koda nomo — Sejla Vi
Titola bildo de la volumo 1
Titola bildo de la volumo 1
Titola bildo de la volumo 1
Originala titolo コードネームはセーラーV
[Kōdo Nēmu ŭa Sērā Bui]
Produktadlando Japanio
Originala lingvo japana
Ĝenro maho-ŝoĝo, romantiko, aventuro, komedio
Por kiu ŝoĝo
Mangao
Aŭtoro Takeuĉi Naoko
Publikiginto Kodanŝa
Magazino RunRun
Aperdatoj 1991 — 1997
Volumoj originale: 3,
reeldono: 2
vdr

Koda nomo — Sejla Vi (コードネームはセーラーV [Kōdo Nēmu ŭa Sērā Bui], angle: Codename: Sailor V, laŭvorte: Kodnomo estas "Maristino Vi") estas mangao de la manga-verkistino Takeuĉi Naoko, publikigita de "Kodanŝa" en la magazino "RunRun" (るんるん [runrun]). Origina eldono konsistas el 3 volumoj kaj reeldono konsistas el 2 volumoj. La ĉefrolulo estas heroino, surhavanta maskon kaj vestita per speciala vesto, kvazaŭ maristo. La vorto Sejla (angle: Sailor) signifas mariston aŭ maristinon.

Kiam oni proponas filmi animeon laŭ tiu ĉi mangao, oni decidis anstataŭigi unu Sejla-bataliston per grupo de Sejla-batalistoj. Tiel Takeuĉi Naoko komencis sian tre faman mangaon "Sejla Mun", kiu parte baziĝas sur la mangao "Kodo nomo — Sejla Vi".

Rakonto[redakti | redakti fonton]

Agoj de la mangao "Kodo nomo — Sejla Vi" okazas antaŭ la eventoj, priskribitaj en la mangao "Sejla Mun". La ĉefrolulo Ajno Minako estas 13-jaraĝa lernantino, revanta iam trovi veran amon. Sed ŝia kvieta paca vivo ŝanĝiĝas, kiam ŝi renkontas parolantan blankan virkaton kun krescento sur la frunto. Li prezentas sin kiel Artemis kaj asertas, ke Minako posedas kapablon transformiĝi al virino la plej forta kaj bela, ol iu ajn. Artemis rakontas ŝin pri ŝia misio defendi la Teron en la nomo de sia planedo-gardanto Venuso. Por helpi ŝin en tiu mesio li donas al ŝi du aĵojn: krescent-forman pudrujon kaj magian skribilon. Tiu skribilo ebligas al ŝi transformiĝi al bela batalisto de justeco Sejla Vi. Tiel Sejla Vi komencis sian lukton kontraŭ agentoj de malbona organizaĵo "Malluma Agentejo", agantaj sub la komandado de Danburit. Inter ili estas talentaj famuloj, kiujn Danburit direktas sklavigi socion. Multaj aventuroj kaj sukcesoj de enigma batalisto Sejla Vi faras ŝin fama kaj okazigas envion kaj adoron de policistoj. Finfine Minako ekkonscias, ke ŝia devo de batalisto de justeco estas pli grava, ol amo, kaj ekscias pri ŝia vera misio kiel Sejla Vinas (ヴィーナス [Vīnas], de angla Venus, Venuso).

Roluloj[redakti | redakti fonton]

La ĉefaj roluloj Sejla Vi (Ajno Minako) kaj Artemis aperas ankaŭ en la mangao kaj animeo "Sejla Mun". Ili estas priskribitaj en la artikolo Listo de roluloj de "Sejla Mun".

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]