Kodekso Eyckensis

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Kodekso Eyckensis estas manuskripto datata je unua duono de la 8-a jarcento. Ĝi estas nomata “Eyckensis”, ĉar ĝis estis rezervita dum jarcentoj en la monaĥinejo de Aldeneik, proksime al Maaseik, Belgio. Ĝi estas la plej malnova evangelia libro de Benelukso.

Evangelista portreto

Laŭ malnova legendo, tiu kodekso estis skribita kaj ilustrita fare de Sankta Harlindis kaj Sankta Relindis, fratinoj kaj fondintinoj de monaĥinejo de Aldeneik.

La manuskripto entenas tekston de la kvar evangelioj en la latina lingvo, la unua paĝo montras portreton de iu evangeliisto.

La stilo kaj la skribmaniero montras, ke ĝi apartenas al la insulaj skriboj. Tiujn kodeksojn kunportis irlandaj aŭ anglaj misionaroj en la 7-a aŭ 8-a jarcentoj. La kodekso Eyckensis estis plej verŝajne verkita en la scriptorium de la Abatejo de Echternach, fondita de sankta Willibrord en la sepa jarcento.

La kodekso estas bindita en du partoj, la unu entenas 5 paĝojn, la evangelistan portreton kaj kanonajn tabulojn. La dua parto konsistas el kompletaj kanonaj tabuloj kaj evangeliojn.

Oni volis konservi la kodekson en 1957 per travidebla PVC-lakaĵo, sed tio evidentiĝi poste damaĝa je la pergameno. En 1990, teamo de la belgia Reĝa Instituto pri Kultura Heredaĵo – gvidata de Jan Wouters – forigis la flaviĝintan PVC-lakaĵon.

La kodekso nun estas rezervita en la preĝejo Sankta Katerino en Maaseik, Belgio.