Kodo
- Tiu ĉi artikolo temas pri transformo de informoj. KD ("KoDo") estas ankaŭ mallongigo por kompakta disko.
En komunikado, kodo estas regularo, laŭ kiu oni transformas informon (ekzemple de folio, vorto aŭ frazo) en alian formon aŭ prezenton, ne nepre de la sama speco. En praktiko oni uzas kodojn ekzemple dum ĉifrado por kaŝi informon dum transporto.
Inter aliaj, kodoj estas uzataj por prezenti literojn per ciferoj. Ĉi tiaj kodoj estas:
- ASCII
- ISO-8859 (aro de kodoj)
- KOI (KOI-7, KOI-8, KOI8-R, KOI8-U, ...)
- Serio "CP" de kodoj (CP437, CP855, CP866, CP1250, CP1251, CP1252, ...)
- Unikodo (kaj ties kodoprezentoj: UTF-7, UTF-8, UTF-16, UTF-32)
- morsa kodo
- Baudot-kodo