Kodo de Sankteco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Inspira fonto (29/10!2013): [1]

Kodo de sankteco estas termino uzata ĉe spertuloj pri Biblia kritiko por referenci al la biblia libro de Levidoj 17-26, kaj estas tiel difinita pro la ofteco de la ripetado de la vorto Sankta, kies signifo havas nenion specialan rilate kion judoj kaj kristanoj legas en aliaj eroj de la libro “Levidoj”.

Studuloj pri la Biblio donis tiun nomon al tiu levida ĉapitraro pro la insista invito-ordono esti sanktaj kiel sankta estas Dio kiu sanktigas.

Spertuloj de la teorio pri Hipotezo dokumenta, tamen, konsideras tiun biblian eron distingita ĉar ĝia stilo estas rimarkeble malsama ol tiu de la libra cetero: la multaj leĝoj de tiu “kodo” formas kompaktan sintezitan unikaĵon. Laŭ multaj adherantoj al hipotezo dokumenta, tiu kodo de sankteco pensigas al antaŭa teksto kiu estus modifita kaj adaptita kaj fine enirigita, iniciate de la sacerdota kasto, en Levidojn kaj en la Toraon ĝenerale. Tamen, aliaj samopiniantoj pri tiu kodo, kiel Israel Knohl, opinias ke ĝi estis ellaborita kaj enirigita plimalfrue, eble poste kaj senpendende de la Dokumento sacerdota.

Ĉiukaze, tiu ero de sacerdota fonto, ofte mallongigita ankaŭ per "H".[1] dateblas ĉe la 7-a jarcento a.K. kiam la pastraro ĝin ellaboris en la templo de Jerusalemo.

La kodo de sankteco uzas sian proprajn elektajn vortojn, ripetante frazojn kiel “Mi, la Sinjoro, estas sankta”, “Mi estas la Sinjoro", kaj “Mi, la Sinjoro, kiu sanktigas...” nekutime plurfoje. Krome, Levidoj 17 komencas per: “Tio estas kio la Sinjoro ordonis, dirante...”, kaj Levidoj 26 intense similas al jura kodo, kvankam tuj poste estas aldonataj aliaj leĝoj.[2]

Enhavo de la kodo de sankteco[redakti | redakti fonton]

  • Malpermeso manĝi la bestan sangon kaj buĉi bestojn se ne en la medio de la Templo (ĉapitro 17)
  • leĝoj pri seksa konduto, kontraŭ samseksemo vira kaj virina, pri la magio kaj malica okulo (ĉapitroj 18-20)
  • leĝoj pri la konduto de sacerdotoj (ĉapitroj 21-22)
  • kalendaro kaj leĝoj pri la festoj [ĉapitro 23)
  • normoj koncernantaj la instaligon kaj zorgadon pri la ĉiamdaŭra kandelabro (menorah) kaj la sanktan panon. Leĝoj kontraŭ la krimoj plej gravaj, inter kiuj la leĝo de la okulon pro okulo (ĉapitro 24)
  • leĝoj pri la sabata jaro kaj pri tiu jubilea (ĉapitro 25)
  • kompensoj kaj punoj antaŭviditaj pro la observado kaj malobservado de la preceptoj (ĉapitro 26)
  • normoj koncernantajn la personan elaĉeton (ĉapitro 25)

Komparo kun aliaj bibliaj kodoj[redakti | redakti fonton]

Troviĝas diversaj aliaj kodoj aŭ similaĵoj en la libroj de la Biblio: la plej simila estas tiu de Ezekielo (ĉa 22) kiu tiom similas ke iuj bibliistoj subtenantaj de la teorio de Hipotezo dokumenta opiniis ke li estis ankaŭ la aŭtoro de la Kodo de Sankteco. Oni diskutas ĉu la kodo de sankteco influis Ezekielon kaj inverse.

Bibliistoj ĝin komparas, pro la formo kaj stilo, kun tiu de la Interligo kaj tiu de Readmono kaj deduktas ke ili ĉiuj alestiĝis en la arko de 200-300 jaroj, kaj ke en ili abundas la menseco kaj stilo de la Dokumento sacerdota.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Coogan, Michael D. A Brief Introduction to the Old Testament, Oxford University Press, 2009, p. 126, ISBN 978-0195332728.
  2. Multaj el la oferaj ceremonioj hodiaŭ, post la detruo de la dua Templo dum la milito de Romianoj kontraŭ Judujo (70 p,K. ne plu eblas. Inter la judoj troviĝas kiuj diras ke tiu kodo definitive ne plu devigas, laŭ aliaj, male, ĝi estos deviga kiam oni sukcesos konstrui la trian Templon.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]