Koenji

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Izakaya en Higashi Kōenji
高円寺パル商店街

Kōenji (高円寺?) estas areo de Tokio en Suginami-ku, okcidente de Ŝinĵuku, jap. Shinjuku.

Vendejoj, manĝejoj, trinkejoj[redakti | redakti fonton]

Krom Harajuku kaj Shimokitazawa, Kōenji estas la plej populara areo en Tokio por uzitaj vestaĵoj. Majoritato de la vendejoj estas je la suda flanko de la chuo sen fervojo aŭ ĉe Look Shōtengai (ルック商店街).

Sude de la stacio estas la "PAL"- arkado plena de multaj vendejoj por manĝaĵoj, vestaĵoj kaj malaltprezaj varoj. Norde de la stacio estas du vendejaj stratoj kun vendejoj de uzitaj gramofondiskoj, restoracioj kaj kafejoj. Okcidente de la stacio, norde kaj sude kaj sub la fervojo estas multaj malgrandaj jakitori-ejoj kaj trinkejoj.

Awa Odori festivalo[redakti | redakti fonton]

Awa Odori en Kôenji

Ĉiujare fine de aŭgusto la Kōenji Awa Odori festivalo okazas dum tri tagoj. Ĝi krakante fariĝas granda turista atrakcio por la areo. Ĝi estas la dua plej granda Awa Danco Festivalo en Japanio, kun averaĝo de 188 grupoj kun 12,000 dancantoj kaj 1.2 milionoj da vizitantoj[1]

Muziko[redakti | redakti fonton]

Onidire Kōenji estas la naskiĝejo de "punk" en Tokio.

Parkoj[redakti | redakti fonton]

Estas kelkaj parkoj tie, inkluzive Sanshi-no-mori (蚕糸の森), Mabashi Kōen (馬橋公園), kaj Wadabori Kōen (和田堀公園). Wadabori Kōen estas la plej bona por vidi sakura, cerizo-arboj en printempo. Aŭ ĝuste por migrado.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Kōenji estas atingebla per Ĉuo sen, JR Chūō-Sōbu Line (Kōenji Stacio)kaj per Tokyo Metro Marunouchi sen (Shin-Kōenji stacioHigashi-Kōenji Stacio).

Tri grandaj stratoj pasas tra Koenji: Waseda Dōri (早稲田通り), numero sep cirklo-strato Kannana Dōri (環七通り) kaj Ōme Kaidō (青梅街道).

Kōenji en popola kulturo[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Official Koenji Awa Odori Website. Arkivita el la originalo je 2009-01-22. Alirita 2010-12-21.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Koordinatoj: 35° 42′ 19″ N 139° 39′ 04″ O / 35.70528 °N, 139.65111 °O / 35.70528; 139.65111 (mapo)