Kofrodigo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Kofrodigo
Kofrodigo ĉe rivero Ohio

Kofrodigo estas provizora baraĵo aŭ digo en akva inĝenierado, kiu ebligas sekgrundigon de akvokovrita surfaco por difinita konstrutempo.

Tiu sistemo estis uzita en la malfrua antikvo por ebligi konstruon de pilastroj en riveroj. Okaze de kofrodigo, oni batis fostovicon en la akvogrundon en du fermitaj cikloj. La spacon inter la du cikloj oni plenigis per ramita tero. Poste oni devis forigi la akvon (eble per metodo de arkimeda ŝraŭbo) el la interna ciklo kaj oni povis komenci la konstrulaborojn.

En la modernaj tempoj, por kofrodigo servas grandaj cilindroj, aŭ aliaj fortaj provizoraj konstruaĵoj. Hodiaŭ oni uzas pumpilojn por rapide forigi la akvon.

Oni povas eĉ provizore alidirekti fluon de rivero per baraĵoj, tiel sekgrundigi tion. Tio estas uzata kelkfoje por konstruo de akvocentraloj.