Kohfidisch
Bazaj informoj
Kohfidisch, hungare Gyepűfüzes [djepUfuzeŝ] estas foira komunumo en Aŭstrio, en federala ŝtato Burgenlando, en distrikto de Oberwart.
- Areo: 31 km²
- Alto super marnivelo: 258 m
- Loĝantaro: 1440
- Poŝtkodo: 7512
- Telefonprefikso:
- Aŭtokodo: OW
Situo
Kohfidisch situas sur malebenaĵo. Szombathely troviĝas 20 km-ojn.
Historio
La loko estis loĝata dum la ferepoko, poste romianoj vivis tie. La unua mencio pri la setlejo devenis el 1221 en formo Fuzes. En 1910 loĝis en Gyepűfüzes 934 da homoj, aŭstroj en majoritato, hungaroj en minoritato. Ĝis 1920 Gyepűfüzes apartenis al Hungario, al Vas (reĝa departemento), al distrikto de Felsőőr, poste al Aŭstrio (dume inter 1938-1945 al Germanio).
Vidindaĵoj
- moderna preĝejo
- katolika kapelo omaĝe al Johano Nepomuka
- kastelo de Erdődy el la 16-a jarcento, post jarcento pligrandiĝis, en 1945 la internaĵoj neniiĝis
Famuloj
- tie naskiĝis hungara poetino Anna Hajnal