Koiŝikaŭa Korakuen

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Koordinatoj: 35° 42′ 20″ N 139° 44′ 57″ O / 35.70556 °N, 139.74917 °O / 35.70556; 139.74917 (mapo)

Panoramo de aŭtunaj koloroj
Lageto en Ĝardeno Koishikawa Kōrakuen Garden
Koiŝikaŭa Korakuen (elĉiela rigardo)

La ĝardeno Koiŝikaŭa Korakuen (japane, 小石川後楽園) estas parko en Koraku, Bunkjo-kvartalo, Tokio, situanta apud Tokia Domurbo. Ĝi estas unu el du ankoraŭ ekzistantaj klanaj ĝardenoj el la Edo-epoko en la hodiaŭa Tokio. (La alia estas Ĝardeno Kyu Shiba Rikyu.)[1]

La konstruadon de la ĝardeno iniciatis Tokugaŭa Jorifusa, feŭda reganto, en 1629, kaj finis lia posteulo, Tokugaŭa Micukuni.

Micukuni nomis la ĝardenon "Kōraku-en" ("Ĝardeno de posta ĝuo") laŭ ĉina instruo (en poemo de ) ke "reganto ĉagreniĝu antaŭ la popolo, kaj ĝuu post la popolo". La ĝardeno montras fortan ĉinan influon, precipe de la Okcidenta Lago de Hangzhou.[2]

Kōrakuen ricevis duoblan protekton sub la japana leĝo pri protektado de kulturaj propraĵoj, kaj kiel speciala loko de pejzaĝa beleco kaj kiel speciala historia loko. Ĝi estas unu el nur sep lokoj, kiuj havas tian duoblan protekton. La sepopo estas Kinkaku-ji, Ginkaku-ji kaj Sampo-in de Dogoji en Kioto, Nibo-no-miya en Nara, sanktejo Icukuŝima en Hiroŝima kaj ĝardenoj Hamarikju kaj Kōrakuen en Tokio.

La parko estas alirebla piedire de stacioj Idabaŝi kaj Korakuen, inter la 9-a kaj la 17-a horoj; enirkotizo estas 300 enoj.

Citaĵoj[redakti | redakti fonton]

  1. http://www.exploringtokyo.com/top-gardens.php
  2. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-03-22. Alirita 2012-05-01.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]