Kojima Hideo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kojima Hideo
Videoluda elfaristo
Videoluda elfaristo
Persona informo
Naskiĝo 24-a de aprilo 1963
en Setagaya, Tokio, Japanio
Lingvoj japana
Loĝloko TokioIbarakiOsako • Kawanishi
Ŝtataneco Japanio
Subskribo Kojima Hideo
Okupo
Okupo videoludodezajnisto • komputosciencisto • videoludproduktoro • scenaristoverkisto • ludodezajnisto • aŭtorteorio
Verkoj Metal Gear
Death Stranding
TTT
Retejo https://www.kojimaproductions.jp/
vdr


KOJIMA Hideo (小島 秀夫, Kojima Hideo) estas videoluda kreisto kaj elfaristo kaj potenculo de la firmao Konami. Li naskiĝis la 24-a de aprilo 1963 en Setagaya (Tokio, Japanio), sed siaj gepatroj transloĝiĝis al Kobe tri jaroj poste. Li do kreskiĝis en Kansajo kies loĝantoj estas famaj por iliaj emfazaj akĉentoj kaj iliaj sangvinaj temperamentoj. Sia skiza ambicio konsistis el fariĝi kina reĝisoro: li cetere reĝisoris kelkajn filmetojn kolegie. Sed kiel lin ankaŭ tre allogis robotoj kaj mangaoj, li retroviĝis antaŭenpusita en la videoluda universo, per la pordo de Konami, unue kiel dezajnisto en 1986.

Nun, post forlasi la rangon de vicprezidanto de la mondfama firmao, li ĉefas Kojima Productions, branĉo de Konami kiu nur zorgas pri luddisvolvigaj aferoj preterlasante negocajn kaj administrajn procezojn. Li precipe famiĝis per la jenaj gravaj videoludoj: Metal Gear (fikcia universo), Snatcher, Policenauts, kaj li ankaŭ produktis Zone of the Enders (fikcia universo), kaj Boktai (fikcia universo). En la universoj liaj, rimarkiĝas la kina influo (longaj kinematikoj, kaj oftaj vortabundaj (kaj laŭ kelkaj pseŭdaj) filozofiaj scenoj. Oni kutime taksas lin kiel serioza laboranto. Afiŝita ĉe lia pordo estas Videoluda kreado ne estas laboro, sed sacerdoto.

Videoludaro