Kojnotombo de Cloghnagalla

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kojnotombo de Cloghnagalla
Koordinatoj54° 54′ 46″ N, 6° 51′ 49″ U (mapo)54.912787-6.863562Koordinatoj: 54° 54′ 46″ N, 6° 51′ 49″ U (mapo)

Kojnotombo de Cloghnagalla (Nord-Irlando)
Kojnotombo de Cloghnagalla (Nord-Irlando)
DEC

Map
Kojnotombo de Cloghnagalla
vdr
skemo de kojnotomboj

La kojnotombo de Cloghnagalla (ankaŭ nomata Cloghagalla aŭ kojnotombo de Boviel) situas en herbejo apud kavovojo en Boviel, oriente de Dungiven, en la graflando Londonderry en Nordirlando. Kojnotomboj estas senkoridoraj tomboj, plej ofte nedividitaj megalitaj konstruaĵoj de la malfrua Neolitiko kaj frua bronzepoko kaj apud kortotombo, portaltombo kaj pasaĝtombo, la tipaj megalitaj tombokonstruaĵoj en la okcidenta parto de Irlando.

La relative granda megalita tombo havas bone konservatan eksteran muron konsistanta el 26 randoŝtonoj kaj nekurba fasado. La kojnotombo longas 6,4 m kaj havas antaŭan larĝecon de 5,1 m kaj malantaŭan larĝecon de 2,5 m. La 6,4 m longa galerio estas dividita per du flankaj portantaj ŝtonoj kaj unu lintelo en antaŭa kaj ĉefa kamero. La antaŭa kamero estas 1,8 m longa kaj 1,65 m larĝa. La el 13 vertikale starantaj kaj tri falintaj portoŝtonoj konsistanta ĉefa kamero estas 4,6 m longa. Ĉe la dorsoflanko de la galerio kuŝas kovroŝtono sur la fina ŝtono.

La elfosadoj en la jaro 1938 montras neolitikajn keramikaĵojn kaj tiujn de la tiel nomata „beaker style“ de la komenco de la bronzepoko, ilojn kaj demartelaĵojn el siliko kaj la forbrulitajn restaĵojn de verŝajne ina plenkreskulo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Ivor J. Herring: Cloghnagalls Cairn, Boviel, County Londonderry. With a description of the finds made there. In: Ulster journal of archaeology, Ser. 3, Vol. III, pp. 41-55, 1940

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • [1] (elŝutita je 05/12/2012)
  • [2]