Kojnvosta aglo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Kojnvosta aglo
Kojnvosta aglo
Kojnvosta aglo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Akcipitroformaj Accipitriformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Genro: Aquila
Specio: A. audax
Aquila audax
(Latham, 1802)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg
Fluganta aglo, kojnvosto klare videbla
Nestoloko en arbo de Flindersia maculosa en la Nacia Parko Mutawintji
Ĉe Rezervejo Healesville, Viktorio, Aŭstralio
Kojnvosta aglo

Kojnvosta aglo, Aquila audax, estas plej granda aglo de Aŭstralio (kvankam ĝi troviĝas ankaŭ en suda Novgvineo) kaj plej komuna granda aglo en la mondo. Longajn larĝajn flugilojn, plenplumajn piedojn kaj rimarkendan kojnforman voston havas ĝi. Pro kaj vosto kaj grandeco — ĝi estas el plej grandaj rabobirdoj en la mondo — ĝi konatiĝas tuj kiel "kojnulo" eĉ de senspertulo.

Kojnvosta aglo estas unu el la 12 specioj de grandaj plejparte malhelaj agloj en la genro Aquila tra la mondo; granda bruna rabobirdo, ĝia flugilaro estas pli ol 2,27 m kaj kun meza longo de ĉirkaŭ 1,04 m.[1]

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Nestoloko en arbaro de Barmah-Millewa.

Same kiel multaj rabobirdoj, ino estas multe pli granda ol la malino, ofte ĉirkaŭ 4.2 kg kaj foje pli ol 5.5 kg. Malinoj ofte pezas ĉirkaŭ 3.2 kg, sed el 2 ĝis 4 kg[1]. Longo ofte varias inter 0.8 m kaj 1.15 m, kaj enverguro de 1.8 m ĝis 2.5 m.[1] La plej granda enverguro konstatita ĉe agloj estis de tiu specio. Ino mortigita en Tasmanio en 1931 havis enverguron de 2.84, dum alia ino estis nur iomete pli malgranda nome 2.79 m.[2] Spite sia grando kaj enverguro, tiu svelta sed povega birdo kutime pezas konsiderinde malpli ol kelkaj aliaj agloj.

Junaj kojnvostaj agloj estas de mezbruna koloro kun iom pli hela ruĝecbrunaj flugiloj kaj kapo. Ju pli aĝa des pli malheliĝas la koloro, ĝis malhela nigrecbruna koloro post dek jaroj. Plenkreskaj inoj estas iom pli helaj ol malinoj. Kvankam malofte konfuziĝas inter agloj de Aquila, la longo kaj la kojnforma vosto estas unikaj korpaĵoj en tiu specio.

Reproduktado kaj habitato[redakti | redakti fonton]

Ovo de Aquila audax

La Kojnvosta aglo troviĝas en Aŭstralio, inklude Tasmanion, kaj sudan Novgvineon en preskaŭ ĉiuj habitatoj, kvankam ili estas pli komunaj en nedensa arbaro kaj malferma kamparo en suda kaj orienta Aŭstralio.

Kiam venas la reprodukta sezono, paro de Kojnvostaj agloj ripozas unu ĉe alia kaj plumaranĝas unu la alian. Ili ankaŭ plenumas spektaklajn akrobatiajn ceremoniajn flugojn kune super sia teritorio. Foje la masklo plonĝas suben rapidege al sia partnero. Dum pli eliras el la plonĝo kaj aperas ĝuste ĉe ŝi per malfermaj flugiloj, ŝi ĉu malatentas lin ĉu turniĝas por flugi kapalteren, etendante siajn kalkanumojn. La paro povas plenumi flugodancojn. La Kojnvosta aglo kutime nestas sur la forko de arbo inter 1 kaj 30 metroj supergrunde, sed se ne estas taŭgaj lokoj, ili nestas sur klifa kornico.

Ili povas konstrui grandan novan neston el bastonetoj aŭ povas aldoni novajn bastonetojn kaj foliojn al malnova nesto. La ino kutime demetas du ovojn kaj ambaŭ gepatroj respondecas pri la kovado. Eloviĝo okazas post 45 tagoj. Dekomence la masklo faras la tutan ĉasadon. Kiam la idoj estas jam 30tagaj, la ino ĉesas kovadi kaj kuniĝas al partnero por ĉasi por si mem.

La junuloj de la Kojnvosta aglo dependas el siaj gepatroj por manĝo dum ĝis ses monatoj post eloviĝo. Ili ekflugas al disiĝo nur kiam alproksimiĝas la venonta reprodukta sezono.

Kutimaro kaj dieto[redakti | redakti fonton]

Ili estas tre aeremaj, ŝvebantaj dum horoj sen peno aŭ flugilfrapo regule atingante ĝis 1800 m kaj foje eĉ konsiderinde pli alte. La celo de tiu tre alta flugo estas nekonata. Ties povega vidkapablo etendas al la bendoj kaj infraruĝaj kaj ultraviolaj. Tio helpas ilin lokigi predojn kaj permesas ilin vivi ascendajn termikojn, kiujn ili povas uzi por plialtiĝi per elspezo de malmulta energio.

Kojnvosta aglo manĝanta kadavraĵon en la regiono Pilbara de Okcidenta Aŭstralio.

Plej predoj estas kaptataj surgrunde per glitada atako aŭ (malpli ofte) en aero. Elekto de predo dependas de konveno kaj oportuno: post la alveno de la eŭropanoj, la enmetitaj kunikloj kaj leporoj iĝis la ĉefaj aĵoj de la agla dieto en multaj areoj.[3] La Kojnvosta aglo povas manĝi preskaŭ ĉion de taŭga grando ĉu kiel vivpredo ĉu kiel kadavraĵo.

Ili montras konsiderindan adapteblon, kaj foje ariĝis por ĉasi animalojn tiom grandajn kiom la Ruĝa kanguruo, por ataki kaprojn por faligi ilin el deklivaj montetoj kaj vundi ilin, aŭ por movigi arojn de ŝafojkanguruoj por izoligi la plej malfortan animalon. La Kojnvosta aglo povas mortigi ankaŭ junajn bovidojn.[4]

Kadavraĵo estas grava dietero: la Kojnvostaj agloj povas rigardi la aktivecon de la Aŭstralia korako (foje konata kiel korvoj) ĉirkaŭ kadavraĵon el granda distanco, kaj glitas suben por alpropriigi ĝin. La Kojnvostaj agloj estas ofte vidataj ĉe ŝoseflankoj en rura Aŭstralio, manĝante animalojn mortigitajn pro kolizioj kun veturiloj (ŝosemortintoj).

Tiu impresiga rabobirdo pasas multe de la tago ripoze sur arboj aŭ sur rokoj aŭ similaj malfermaj rigardejoj kiaj klifoj el kiuj havas bovan vidkampon ĉirkaŭe. De tempo al tempo ĝi elflugas el la ripozejo por flugi malalte super sia teritorio. Dum la intensa varmo de la meza parto de la tago, ĝi ofte ŝvebas alte, cirkle sur la termika aerfluoj kiuj ascendas el la varma grundo sube. Ĉiu paro okupas hejman teritorion, kiu povas etendi el 9 km² al 100 km². Ene de tiu hejmteritorio (ĉasteritorio) kuŝas reprodukta teritorio ĉirkaŭ la nesto. Tiu aglo kontrolas la limojn de tiu hejmteritorio kaj avertas pri sia posedrajto per altaltituda ŝvebado kaj glitadaj flugoj. Ili povas defendi sian teritorion per plonĝado kontraŭ entruduloj.

Konservostatuso[redakti | redakti fonton]

La subspecio el Tasmanio (Aquila audax fleayi) estas listata kiel endanĝerata fare de la Environment Protection and Biodiversity Conservation Act 1999 (EPBC Act)[5] kun malpli da 200 paroj restantaj en la naturo. Kiel ĉe la Tilacino, tiu aglo suferis iam rekompencan ĉasadon en Tasmanio, ĉar oni supozis, ke ĝi predas gregaron.

Malpliiĝantaj nombroj de la Tasmana diablo povas esti profita por la Kojnvosta aglo en Tasmanio, ĉar tio povus malpliigi konkurencon por ŝosemortintoj kaj pro diabla predado super la junuloj de la Kojnvosta aglo.[6]

En populara kulturo[redakti | redakti fonton]

En la epizodo 4a de la sezono 2a de programo QI, Jeremy Clarkson pirskribis la Kojnvostan aglon manĝanta ŝosemortintojn nokte kaj tiele estante foje kaŭzo de ricevo de frapo el kamionoj.

La Imperio de Atlantium, mikroŝtato baze en Novsudkimrio, Aŭstralio, montris la Kojnvostan aglon en sia sigelo.

La Kojnvosta aglo aperis atakante Theodore Seville en bestoĝardeno en Alvin and the Chipmunks: The Squeakquel.

Du Kojnvostaj agloj aperis en la filmo Zookeeper.

Dumfluge, 'ĉikanata' de Aŭstralia pigo, Dayboro, sudorienta Kvinslando
Samsonvale, sudorienta Kvinslando, Aŭstralio


Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 Debus, S.J.S. (1994). Wedge-tailed Eagle (Aquila audax). Pp. 198 in: del Hoyo, Elliott & Sargatal. eds. (1994). Handbook of the Birds of the World, vol. 2. ISBN 84-87334-15-6
  2. Wood, The Guinness Book of Animal Facts and Feats. Sterling Pub Co Inc (1983), ISBN 978-0-85112-235-9.
  3. Brooker, M.G.; Ridpath, M.G. (1980). "The Diet of the Wedge-Tailed Eagle, Aquila Audax, in Western Australia", gazeto : Australian Wildlife Research, volumo : 7, numero : 3, paĝoj : 433–452. COI:10.1071/WR9800433
  4. (1990) Beef Cattle Breeding & Management. Popular Books. ISBN 0-7301-0040-5. 
  5. Aquila audax fleayi — Wedge-tailed Eagle (Tasmanian). Alirita Jan, 25a, 2009.
  6. http://web.archive.org/web/20110304185846/http://www.environment.gov.au/biodiversity/threatened/publications/recovery/pubs/draft-for-comment-tasmanian-devil.pdf