Kokalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kokalo
rolulo de helena mitologio
Informoj
Sekso vira
Okupo monarko
vdr

Kokalo (helene Κώκαλος, latine Cocalus) estas en la helena mitologio sicilia reĝo, protektanto de atena artisto kaj inventisto Dedalo.

Kiam Dedalo konstruis por la kreta reĝo Minoo komplikan kaj vastan labirinton, la reĝo en ĝi kaŝadis antaŭ mondo monstron Minotaŭron. Kiam post jaroj la atena heroo Tezeo la ogron mortigis kaj labirinto fariĝis neutila, volis Dedalo Kreton forlasi. Sed tion Minoo ne volis permesi, por ke la sekreto de labirinto ne penetru en la mondon.

Dedalo elpensis kaj konstreuis du parojn da flugiloj el birdaj plumoj gluitaj per vakso kaj kun sia filo Ikaro forlasis Kreton en aero. Dumvoje la filo elflugis tro alte, la vakso degelis, la flugiloj detruiĝis kaj Ikaro falis en maron kaj deronis.,

Dedalo fuĝis en Sicilion kaj estis de la reĝo Kokalo askceptita. Dedalo konstruis por li belegan kaj ornamitan palacon. Sed post iu tempo la kreta reĝo Minoo esplore eksciis Dedalan restadon, ekveturis per ŝiparo Sicilion kaj postulis lian eldonon. Kokalo timis rifuzi Minoon, sed samfoje volis protekti la konstruiston. Fine li donis al Dedalo liberan elekton. Tiu venigis en banejon tubaron per kiu konduktis varmegan akvon, kiam Minoo banis sin, kaj tiel kaŭzis lian morton.

Kokalo esprimis bedaŭron pro subita morto de la reĝo. Pro amo kaj estimo li ne permesis transporti lian kadavron Kreton kaj proklamis, ke estos por Sicilio honoro rifuĝo de ostoj de la plej granda reĝo.

Aludo pro Kokala banejo estis iam el helenaj mitoj forviŝata kiel pli poste enmetita modernigo. Sed post la jaro 1990 angla arĥeologo Arthur Evans malkovris vicon da similaj banejoj sur Kreto. Novtempaj malkovroj konfirmis informojn malnovaj helenaj mitoj.

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Kókalos en la ĉeĥa Vikipedio.