Kokeshi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kokeshi

Kokeshi-pupoj (japane: 小芥子) estas tradicia manfarita ludilo en Japanio.

Eco

Temas pri el fruktujligno turnitaj figuroj, ege simpligitaj, kiuj prezentas knabinojn. Kutime ili havas cilindran korpon sen brakoj nek kruroj kaj rondovalan kapon.

Ili estas farbitaj kaj foje havas rondajn ornamaĵojn, foje florajn. La ĉefaj koloroj estas ruĝa kaj nigra. Ankaŭ la vizaĝoj estas tre simpligitaj. Ĉiu artisto havis propran specifan formon, pentris laŭ propra stilo kaj aldonis subsignon piede de la figuro.

Por protekti kolorojn, kokeshi-oj estis maldike kovritaj de vakso.

Iuj apartaj figuroj havas moveblajn kapojn.

Historio

Kokeshi-oj devenas el Tohoko, la norda Japanio. Nuntempe Sendai estas la ĉefurbo de kokeshi-oj.

Bedaŭrinde la tradiciaj formoj maloftiĝis dum la lastaj jaroj. Ili estas anstataŭitaj de industrie produktitaj figuroj.