Kokoĥolero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Koko de bredaro kun verda diareo.

Kokoĥolero estas nomata ankaŭ birdoĥolero, birda pasteŭrelozo, birda hemoragia septicemio[1]

Ĝi estas la plej komuna pasteŭrelozo de kortobirdoj. Ĉar la kaŭza agento estas Pasteurella multocida, oni konsideras ĝin kiel zoonozo.

Plenkreskaj birdoj kaj maljunaj kokoj estas pli malsaneblaj. Ĉe gepatraj aroj, virkokoj estas pli malsaneblaj ol kokinoj. [2]

Krom kokoj, tiu malsano koncernas ankaŭ al meleagroj, anasoj, anseroj, rabobirdoj, kaj kanarioj. Meleagroj estas partikulare suferantaj, kun mortindico gama ĝis 65 %. [3]

La agnosko de tiu patologia kondiĉo estas de pliiĝanta gravo por diferencaj diagnozoj kun birda gripo.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. K.R. Rhoades and R.B. Rimler, Avian pasteurellosis, en "Diseases of poultry", eld. de M.S. Hofstad, Iowa State University Press, Ames, Iowa, USA ISBN 0-8138-0430-2, p. 141.
  2. Hassan Iraqui, Observation on an outbreak of fowl cholera in a parental broiler flock, Azru, Maroko, Oktobro 2007, nepublikita informo.
  3. Alberts kaj Graham (1948), citata en "Diseases of poultry", op. cit.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]