Kokosinsuloj (Birmo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig.svg Por samtitola artikolo vidu la paĝon Kokosinsuloj (apartigilo).
Kokosinsuloj
Akvejo Hindia oceano
Arkipelago Andamanoj
Geografia situo 14° 7′ N, 93° 22′ O14.11666666666793.3675Koordinatoj: 14° 7′ N, 93° 22′ O
Kokosinsuloj (Birmo)
DEC
Kokosinsuloj
Nombro de insuloj 5
Ĉefa insulo Granda Kokosinsulo
Tuta areo 18 km²
Andamanoj kaj Nikobaroj, la Kokoskinsuloj troviĝas tute supre en la nordo
Andamanoj kaj Nikobaroj, la Kokoskinsuloj troviĝas tute supre en la nordo
v  d  r
Information icon.svg

Kokosinsuloj estas paro de strategie gravaj insuloj situantaj en orienta Hinda Oceano, politike administrataj de Birmo ene de la Jangona Regiono. Ili estas ŝajne pruntitaj al la Ĉina Popola Respubliko ekde 1994.[1] La registaroj kaj de Birmo kaj de Ĉinio ne komentas tiun temon, dum multaj membroj de la Birma Armeo forte neas tian interkonsenton.[2]

Geografie ili estas parto de la Andamanoj kaj estas separataj el la Norda Andamano (Barato) de 20 km larĝa Kokoskanalo. La Golfo de Bengalo kuŝas okcidente kaj la Andamana Maro oriente de la insuloj. La ĉeftero de Birmo estas je 300 km norde.

La Kokosinsuloj konsistas el la ĉefa Granda Kokosinsulo kaj la pli malgranda Malgranda Kokosinsulo, separataj per la Aleksandra Kanalo.

Prepariso estas insulo kiu kuŝas je 77 km NNOr de la Kokosinsuloj.[3]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Coco Island - Chinese Intelligence Agencies
  2. Selth, Andrew (9a Januaro 2007) "Irrawaddy: Chinese whispers: The Great Coco Island mystery" BurmaNet News
  3. Prostar Sailing Directions 2005 India & Bay of Bengal Enroute By National Geospatial-intelligence Agency