Kokoso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Kokospalmo)
Kokosonuksoj aǔ simple kokosoj
Kokosa trunko
Coconut distribution.png
Coconut distribution

Kokoso estas frukto de palmo en la familio arekacoj[1], el kiu estas nur unu specio kies scienca nomo estas Cocos nucifera nomata kokospalmokokosujo, kiu devenas de la bordoj kaj insularoj de hinda oceano. Ĝi estas 20—30 metrojn alta, kun 6—8m longaj folioj kaj kun spadika infloresko. Ĝiaj grandaj fruktoj havas tre malmolan ŝelon kaj pli precize estas nomataj kokosnuksoj.

La kokosnukso estas botanike drupo, peza ĉirkaŭ 1 kg, diverse utiligata. Ĝi servas por produkti oleon, el kiu oni ricevas per rafinado kokosbuteron. La korpon de la nukso oni utiligas por fari kokosraspaĵon. Oni devas distingi du likvaĵojn de kokoso, kokosakvon kaj kokoslakton. La interna kavo de la nukso enhavas dolĉan, helan sukon, kokosakvon. El la muelita kokoskarno kaj akvo (pulpo) oni faras blankan kaj grasan likvaĵon, kokoslakton. El la seka pulpo kiu oni nomas kopron oni ekstraktas la kokosoleon.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Vidu en NPIV [1]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]