Kokou Sagbadjelou

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kokou SAGBADJELOU (naskiĝis la 18-an de aŭgusto 1965 en Lomé, ĉefurbo de Togolando) estas prezidanto de Unuiĝo Togolanda por Esperanto.

Post finstudado en 1986 li fariĝis instruisto de elementa lernejo. Post du jaroj, en 1988 li ellernis Esperanton. Li edziĝis kaj havas verdan familion. Ekskomitatano B de TEJO, Ĉe-instruisto.