Kolĉino
El Vikipedio
Kolĉino, ukraine kaj ruse Кольчино, hungare Kölcsény, Slovake Kolčino, ĉeĥe Kolčyno estas urbotipa loĝloko en Ukrainio, en Transkarpata provinco, en distrikto de Mukaĉeve. Ankoraŭ 3 vilaĝoj apartenas al la municipo.
Bazaj informoj[redakti]
- 48°28′0″N 22°46′0″O / 48.46667°N, 22.76667°OKoordinatoj: 48°28′0″N 22°46′0″O / 48.46667°N, 22.76667°O
- Areo: km²
- Alto super marnivelo: 135 m
- Loĝantaro: 4400
- Poŝtkodo: 89636
- Telefonprefikso: 3131
- Aŭtokodo: AO
Situo[redakti]
Kolĉino situas sur deklivoj, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Svaljava-Mukaĉeve. La lasta troviĝas 6 km-ojn.
Historio[redakti]
La unua mencio devenis el 1430. Post la mezepoko la regiono foje apartenis al Habsburga Imperio, foje al Transilvanio. La kampoj longe apartenis al familio Schönborn. Ĝis Traktato de Trianon Kölcsény apartenis al Hungara reĝlando, al Bereg, al distrikto de Ilosva, poste al Ĉeĥoslovakio. Ekde 1945 Kolĉino apartenis al Sovetunio, fine ekde 1991 al Ukrainio. En 1971 la vilaĝo ricevis la rangon urbotipa loĝloko.
