Kolbo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Faldebla kolbo de SIG 550 fusilo
Kolbo de karabeno

Kolbo estas parto de pafilo kiun oni tenas kontraŭ la ŝultro, aŭ en la mano, dum la pafado. Tiel la retropuŝo, kiu okazas pro la pafo, estas absorbata de la ŝultro aŭ la brako.
Ĝi ankaŭ estas uzata por plifaciligi la pafadon kaj kiel batilo dum batalo.

Se la pafilo kaŭzas sufiĉe fortan frapon de la kolbo kontraŭ la ŝultro de la pafanto kaj la kolbo ne estas sufiĉe frapabsorbanta, povas okazigi doloran vundon en tiu, videbla nigrece foje kaze de ripeta pafado. En Badajoz, Hispanio, en aŭgusto de 1936 okaze de la Hispana Intercivitana Milito kaj post la konkero de la urbo farita de la armeo de Francisco Franco, ties oficiroj malkaŝis multajn el la popolaj milicianoj aŭ membroj de la respublika armeo pro la nigrecaj frapovundoj en la ŝultroj kiuj estis indikiloj ke ili estis defendantaj pafintoj el la muregoj: sekve ili estis mortpafitaj.