Kolegiata preĝejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Kolegiejo)

Kolegiata preĝejo estas la preĝejo de kolegiato posedata de kapitulo, t.e. unuiĝo de kanone vivantaj klerikoj devigitaj celebri solenajn diservojn. Kelkfoje ankaŭ monaĥopreĝejoj estas tiel nomataj, kaj iuj kolegiataj preĝejoj iĝis monaĥejoj (ekzemple la angla Abatejo Dorchester); sed la kanonikoj estis ĝenerale sekularaj ekleziuloj - tiel estas, ne monaĥoj. Multaj el la ankoraŭ hodiaŭ tiel nomataj kolegiataj preĝejoj estas ekde la reformacio aŭ la sekularigo komence de la 19-a jarcento paroĥopreĝejoj. Tamen la unuaj kolegiataj pregexjoj fondiĝis dum la frua mezepoko. Ili ofte ricevis donacojn de grandaj bienoj. Rilate siajn konstituciojn kaj diservojn ili similis al katedraloj, sed sen episkopo.

En Anglio oni ofte nomis tiajn preĝejojn Minsters. Restas tie pluraj paroĥaj preĝejoj nomataj Minster kaj ili estas plejparte antaŭaj kolegiataj preĝejoj (kvankam la Minsters de Jorko kaj Ripon estas katedraloj).

La kolegia sistemo de la Universitatoj de Kembriĝo kaj Oksfordo parte evoluis el kolegiataj preĝejoj kie la kanonikoj prelegis. Ĝis 1891 la kapelo de Merton College, Oksfordo, ankaŭ servis kiel kolegiata preĝejo.

Kolegiataj preĝejoj kaj kolegiatoj[redakti | redakti fonton]

Germanio[redakti | redakti fonton]

Pereintaj kolegiataj preĝejoj kaj kolegiatoj

  • Kolegiato S-ta Alban Mainz

Aŭstrio[redakti | redakti fonton]

Svisio[redakti | redakti fonton]

Belgio[redakti | redakti fonton]

Francio[redakti | redakti fonton]

Italio[redakti | redakti fonton]