Kolegio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kolegio estas aro da personoj plenumantaj religian oficon, ekzemple kolegio de la pontifikoj, kolegio de la aŭguristoj aŭ kolegio de la kardinaloj. Ekde la frua mezepoka estiĝis kolegiataj preĝejoj: memregataj preĝejoj kie grupo de kanonikoj estris la diservojn. El tiaj preĝejoj evoluis la kolegiaj universitatoj de Oksfordo kaj Kembriĝo.

Oni ankaŭ uzas la terminon pri diversaj mezgradaj aŭ superaj lernejoj, kun malsamaj signifoj depende de lando kaj lingvo. Laŭ PIV tiu uzo evitindas[1].

Kiel la ekvivalentoj en pluraj aliaj lingvoj, en esperanto fojfoje kolegio havas du pluajn signifojn:

  • oficiala asocio de anoj de profesio (analoge al la kolegio de la aŭguristoj de antikva Romo)
  • kolegio de elektantoj: (relative malgranda) grupo da homoj kiuj rajtas elekti iun al grava posteno (analoge al la kolegio de la kardinaloj kiuj rajtas elekti la romkatolikan papon).

Malgraŭ la konsiloj de PIV, oftas la uzo de kolegio por pluraj specoj de edukejo, kaj tio troveblas en la retejo de la UEA.[2]

  • En anglalingvio, kolegio (angle college) povas esti
    • divizio de universitato kun sia propra konstitucio, al kiu ĝenerale apartenas studentoj de diversaj fakoj. Ofte la studentoj loĝas en konstruaĵoj de la kolegio, sed studas parte ekster la kolegio, aliloke en la universitato. Por tia eduka fondaĵo, kolegio estas verŝajne la plej ofta esperanta vorto - kaj la kutima vorto en Vikipedio mem
    • ne-universitata post-lerneja edukejo, ofte edukejo kiu instruas nur unu aŭ malmultajn fakojn (ekzemple la muzikon, la arton, la flegadon aŭ la teologion)
    • ne-universitata edukejo por pli aĝaj studentoj
    • supera lernejo, ofte ŝtata lernejo por lernantoj de 16 al 18 jaroj (angle sixth-form college).
      • En Britio pluraj privataj lernejoj por knaboj de 13 ĝis 18 jaroj nomiĝas College.
  • En francalingvio, kolegio povas esti
    • mezgrada lernejo por lernantoj de 11 ĝis 14 jaroj (liceo), kiu iel ekvivalentas al la gimnazioj germanaj
    • centro de supera instruado, ekzemple la Kolegio de Francio (grava Pariza edukejo de universitata nivelo kiu ne donas diplomojn kaj kie ĉiu ajn rajtas ĉeesti la plejparton de la kursoj kaj prelegoj)

Kolegio povas signifi ankaŭ fakultaton aŭ aron de akademiaj fakuloj. Ekzemple, en la Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) estas kolegioj por homoj laborantaj en diversaj fakoj.

Vidu ankaŭ

Fontoj

  1. PIV 2002
  2. Esperanto en Universitatoj