Kolegio Corpus Christi (Kembriĝo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
The main gate
La ĉefa enirejo de la kolegio.
The New Court
La Nova Korto.

La Kolegio Corpus Christi aŭ en angla Corpus Christi College (kompleta nomo: The College of Corpus Christi and the Blessed Virgin Mary, ofte mallongigita al simple "Corpus", signife Kristokorpo aŭ Kristokorpa Festo) estas kolegio de la Universitato Kembriĝo, Anglio.[1] Ĝi elstaras kiel la unika kolegio fondita de urbanoj de Kembriĝo:[2] Ĝi stariĝis en 1352 fare de la gildoj Corpus Christi kaj Blessed Virgin Mary,[3] pro kio ĝi estas la sesa plej malnova kolegio en Kembriĝo. Kun ĉirkaŭ 500 studentoj, ĝi estas ankaŭ la dua plej malgranda el la tradiciaj kolegioj de la Universitato (post Peterhouse), kaj la plej malgranda laŭ nombro de studentoj de subgrado.

La Kolegio estas unu el plej akademie sukcesaj kolegioj en la Universitato Kembriĝo. Laŭ la neoficiala Tabelo Tompkins (kiu rangigas la kolegiojn laŭ la klaso de gradoj akiritaj de ties subgradanoj), la pozicio de Corpus en 2012 estis tria, kun 32.4% el ties subgradanoj akirantaj unuaklasajn rezultojn. Ties averaĝa pozicio estas 12 el 29.

Corpus rangas inter la plej riĉaj el la kembriĝaj kolegioj laŭ fiksa havaĵo, escepte riĉa pri mono kaj tero.[4] La havaĵo de la kolegio valoris 70 milionojn da pundoj fine de Junio 2011, kio lokigas ĝin kiel la tria el la universitataj kolegioj. Aldone al la havaĵo la kolegiaj konstruaĵoj valoris 116 milionojn da pundoj fine de la fiska jaro 2011.[4]

Historio

Kolegia vivo

Konstruaĵo

Blazono

En la blazono aperas dufoje sur ruĝa fono Blanka pelikano kiu nutras sian idojn per propra sango.

Gravaj kolegianoj

Notoj

  1. Iam konata kiel St Bene't's Collage, aŭ Benet College.
  2. Corpus Christi Website - Corpus Christi: What's in a Name?. Corpus Christi College.
  3. Corpus Christi Website - History. Corpus Christi College.
  4. 4,0 4,1 Archived – Old, Rich, Landed, Loaded. Varsity. pp 6.. Citaĵa eraro Ne valida etikedo <ref>; la nomo "Wealth" estas difinita plurfoje kun malsamaj enhavoj; $2

Eksteraj ligiloj