Kolegio Ruskin

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Kolegio Ruskin, fondita en 1899 estas sendependa kolegio en Oksfordo, Anglio.

Ĝi estis kreita por provizi universitatnivelan edukadon por homoj kiuj , pro diversaj kaŭzoj, ne havis tian eblecon pli frue en la vivo.

La kolegio havas fortajn ligojn kun la sindikata movado kaj multaj gvidantoj en la laborista kaj sindikata movadoj studis tie.

La kolegio bonvenigas studentojn kiuj volas redoni ion al la socio.

La meza aĝo de la studentoj estas 35 jaroj.

La kolegio ne estas parto de la Universitato de Oksfordo sed malgraŭ tio fortaj ligoj ekzistas inter la du. Ekzemple la studentoj de Ruskin rajtas uzi bibliotekojn kaj ĉeesti prelegojn en la universitato mem.

La kolegio portas la nomon de John Ruskin.

Eksteraj ligoj