Kolektado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
text
Albumo uzita por kolektado de poŝtmarkoj
Kuriozaĵkabineto nome kolekto de kuriozaĵoj de privatulo, Frans la 2-a Francken, 1625, Kunsthistorisches Museum, Vieno, Aŭstrio
Citaĵo
 Kolektado. La kolekta instinkto kunnaskiĝas kun kelkaj homoj. Oni kolektas la plej diversajn aĵojn. El kulturhistoria vidpunkto estas grava la kolektado de bildoj, libroj, gazetoj, presaĵoj, landkartoj, statuoj, bestoj, floroj, armiloj, roboj, monoj, porcelanoj, komunikiloj, ktp. Sed estas kolektataj ankaŭ la plej diversaj objektoj, kies kolektado unuavide ŝajnas sensenca, kiel bastonoj, tabakujoj pantofloj, perukoj, ŝlosiloj, amuletoj, glumarkoj, poŝtkartoj poŝtmarkoj, tramvojbiletoj, alumetskatoloj, ktp., sed ili per la kolektado akiras gravecon. La kolektantoj sentas plej forte la necesecon de LI, ĉar por la kolektado oni bezonas tutmondajn interrilatojn. Inter la E-istoj estis ĉiam multaj kolektantoj. Ekzistis jam diversaj efemeraj E kolektantaj societoj, kluboj kaj gazetoj, ankaŭ UEA havis antaŭ la mondmilito kolektan fakon, sed ĉiuj tiuj ĉesis. En jan. 1932 fondiĝis „Tutmonda Asocio Kolektanta“ (TAK), kiu jam havas 140 anojn en 14 landoj, ankaŭ propran gazeton Tutmonda Kolektanto, eldonatan en Jablonné n. Orl. (Ĉeĥosl.) Prez. estas d-ro Jozefo Takács, Nagymaros, (Hung.), vicprez. F. Schreibenreiter, Wien, VII. Hermanng. 31/26. Kasisto F. V. Mizera, Jablonné n. O. 
— J. TAKÁCS, Enciklopedio de Esperanto

Kolektado de objektoj estas unu el la ĉefaj ŝatokupoj. Kelkaj kolektantoj koncentriĝas al specialaj temoj, kiel ekzemple francaj poŝtmarkoj el la 19-a jarcento aŭ bildkartoj pri sudeŭropaj lumturoj. Aliaj kolektas ĝenerale kaj amplekse, ekz. poŝtmarkojn el ĉiuj landoj kaj pri ĉiuj temoj. Kolektaĵoj kutime estas bone ordigitaj kaj registritaj.

Objektoj de kolektado estas ekzemple:

  • libroj
  • poŝtmarkoj (la kolektadon de poŝtmarkoj kaj similaj poŝtaĵoj oni nomas Filatelo)
  • bildkartoj
  • moneroj
  • esperantaĵoj

Vidu ankaŭ