Kolektivigo en Sovetunio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Kolektivigo en la Sovetunio)
Saltu al: navigado, serĉo

Kolektivigo en Sovetunio estis perforte realigite fine de la 1920-aj jaroj, kiel kolekto de la individuaj bienoj kaj kamparanoj en komunaj organizaĵoj, nomitaj kolektivaj bienoj (ruse: колхоз, kolĥozo) kaj ŝtataj bienoj (sovĥozoj) kun la celo, kreskigi la agrikulturan produkton, meti ĝin sub kontrolon de la ŝtato. Oni rigardis tion tre grava politika paŝo al la komunismo: senbienigo, senproprigo de kulakoj kaj anigo de ili en la koperativoj.

Tradiciaj bienoj[redakti | redakti fonton]

En Imperia Rusio, la Stolipina reformo celis la evoluigon de la kapitalismo en la agrikulturo pere iniciato por krei grandajn bienojn (li celis disigi la agrokomunumojn). La unua mondmilito kaj la posta rusa revolucio haltigis tiun proceson en Rusio. Dum la revolucio, la grandaj bienoj estis dispartigitaj al la kamparanoj en la nomo de slogano "Agro — al la kamparanoj". La agroj de la bieneguloj kaj kulakoj produktis ĉ. 70% de la greno, kiu akiris la merkaton kaj uzeblis por eksporto. Antaŭ la revolucio, la kamparanoj kontrolis nur 210 milionojn da hektaroj en 16 milionoj da bienoj; poste 314 milionoj da hektaroj en 25 milionoj da bienoj. Antaŭ la revolucio, la kamparanoj produktis 50% de la nutraĵo kaj konsumis 60% de la nutraĵo produktata en Rusio. Poste ili produktis 85% sed konsumis 80%. Tio signifis, ke apenaŭ restis greno por eksporto kaj la urboj.

Tiam la pli riĉaj kamparanoj havis 2-3 ĉevalojn, 4 aŭ pli bovinojn kaj prilaboris 30 aŭ 40 akreojn (120,000 aŭ 160,000 m²) per helpo de sezonaj laboristoj.

La urboj bezonas nutraĵon[redakti | redakti fonton]

La unua mondmilito, Oktobra revolucio kaj la sekvoj de Rusa Enlanda Milito disrompis la bienan mastrumadon kaj nutraĵan priservon de Rusio. Pro la kolapso de la industria produktado kaj la mona financa sistemo la kamparanoj retenis siajn produktojn. Tio kaŭzis la aperon de milita komunismo kaj la rekvizicion en la agrikulturo. La ŝtato postulis difinitan kvoton de la produktoj. (продразверстка). La Nova Ekonomia Politiko (NEP) restarigis la perimpostan rekviradon (продналог); sed tio kaŭzis la nedeziritan fortiĝon (el politika vidpunkto) de la kulakoj.

La krizo de 1928[redakti | redakti fonton]

En 1927 estis malbona rikolto de greno, tio kaŭzis krizon ĉe la grena distribuo komence de 1928. Stalin kulpigis la kulakojn je sabotaĵo de grena produktado, kolektivigo. Sed fakte la mankantaj 2 milionoj da tunoj estis produktitaj, sed la kamparanoj deponis ĝin kaj ne volis vendi ĝin kontraŭ la ŝtata malalta prezo. La politburo decidis anstataŭ altigi la prezon, rekvizicii la necesan kvanton de greno. Oni forprenis 2,5 milionojn da tunoj.

La forpreno de greno malkuraĝigis la kamparanojn kaj oni produktis malpli da greno en 1928 kaj en 1929. La rezisto iĝis granda en 1929, la agrikultura sektoro kolapsis. Tial la Centra Komitato decidis en novembro de 1929 pri la kolektivigo. La kolektivigo estis kuraĝigita jam ekde la revolucio, sed nur 2% de la bienoj formis kolektivan mastrumadon ĝis 1928.

Stalin eldiris: "Nia lando devas iĝi - ene de tri jaroj - unu el la plej riĉaj grenoproduktaj landoj, eĉ se ne la plej riĉa." Postaj observantoj vidis la krizon evitebla per pli altaj aĉetaj prezoj.

Celoj de kolektivigo[redakti | redakti fonton]

Per la kolektivigo oni volis efektivigi modernajn produktajn metodojn sur komunaj bienegoj. La plej bona propagandilo estis la usona traktoro Fordson (nomata "Фордзон" ruse).

Aliaj celoj estis la politika, ekonomia kontrolo super la kooperativoj, tiel helpante la eksporton (oni bezonegis devizon por la modernaj teknologioj), la rapidan kreskon de urboj (malpeza indutrio). Plia celo estis la elformo de nova socialista homo, kiu laboras por la komuna bono, intereso de la komunumo, ŝtato.

Efektivigo[redakti | redakti fonton]

Grandaj ŝanĝoj okazis en Ukrainio (kie pli frue ekzistis la tn. obŝĉinoj), Centra Azio, Trans-Volga steparo.

Oni kreis malpli radikalajn kunlaborajn agroasociojn kiel "Asocio por komuna agroprilaboro" (Товарищество по совместной обработке земли, ТОЗ).

En novembro de 1929, la Centra Komitato decidis por perforta kolektivigo. Tiu signifis finon de la Nova Ekonomia Politiko (NEP), kiu ebligis al la kamparanoj forvendi siajn produktojn sur la merkato. La rekvizicio de grenoj fortiĝis kaj oni perforte kolektivigis agrojn, bienojn, agrajn ilojn al kolektivaj farmoj, forprenante la bienojn de la kamparanoj. Kelkaj kamparanoj prenis pro tio armilon kaj ekrezistis. Estis formo de protesto, kiam la kamparanoj formanĝis bestojn anstataŭ transdoni ilin al iu kolektiva asocio. Tio rezultis la malkreskon de la brutaro. La kamparanoj ofte lasis la grenon sur la kampoj, antataŭ pene rikolti ilin por nenio.

Por helpi la kolektivigon, la Partio decidis sendi 25,000 "sociale konsciajn" industriajn laboristojn al la provinco. Tiuj laboristoj (19291933) ricevis la nomon de dudek-kvin-miluloj ("dvadcatjpjatjsjaĉniki"). Tiuj laboristij perforte konvinkis la kamparanojn pri avantaĝoj de la kolektivaj bienoj. La kontraŭstarantajn oni nomis kulako aŭ helpanto de kulako.

La prezo de la kolektivigo estas tro alta, ke aperis en la numero de Pravda 2-a de marto, 1930, artikolo de Stalin Kapturna sukceso, en kiu li malkuraĝigis fervorulojn:

"Fakto estas, ke la 20-an de februaro de tiu ĉi jaro, 50 procentoj de la kamparanaj bienoj estis kolektivigitaj en la Sovetunio. Tio signifas, ke la 20-an de februaro en 1930, ni troplenumis la kvinjaran planon de la kolektivigo per pli ol 100 procentoj kaj kelkaj kamaradoj ricevis kapturnon pro la sukceso kaj momente ili perdis la klarecon de menso kaj la sobrecon de la vizio."

Post la publikigo de la artiklo, la premo por la kolektivigo provizore malpliiĝis kaj la kamparanoj eklasis la kooperativojn

La membroj de la kooperativoj malpliiĝis je 50% en 1930 (Martin Kitchen), sed la kolektivigo baldaŭ denove intensiĝis kaj en 1936 ĉ. 90% de la soveta agrikulturo estis kolektivita. Sed la kamparanoj malpli laboris en la koperativoj kaj la produktado malpliiĝis.

Spite al la komencaj celoj, la kolektivigo ne realigis – akomponante per malbona rikolto de 19321933 – la esperojn. Oni akuzis la kulakojn, precipe en Ukrainio kaj tiel la plej granda premo realiĝis en Ukrainio, la plej granda agrikultura regiono de Sovetunio. Tiuj sabotaĵoj, malbona rikolto, rekvizio kaŭzis malsatmortojn en Ukrainio, kion oni nomas Holodomor.

Multaj rezistantaj, sabotantaj kulakoj (bonhavaj kamparanoj) aŭ sen kialo iu ajn estis mortpafita aŭ sendita al gulago.

La 7-an de aŭgusto, 1932, la ordono pri la Protekto de Socialista Posedaĵo proklamis la punon je 10- ĝis morto pro "iu ajn sabotaĵo (вредительство) aŭ ŝtelo de la komuna posedaĵo". Oni nomis tion ankaŭ Leĝo de spiketo ("Закон о колосках"): kamparanoj (kaj infanoj) kiuj mane kolektas grenojn sur la kolektivaj agroj post la rikolto, estis arestitaj pro damaĝo de la ŝtata grena produkto. Martin Amis skribas en la libro Koba the Dread , ke la nombro de juĝoj je tiu leĝo estis 125.000 en la malbona rikolta periodo de aŭgusto 1932 ĝis decembro 1933.

Ukrainio[redakti | redakti fonton]

Plimulto de historistoj samopinias, ke la misturboj de la kolektivigo, la rezisto de la kamparanoj malbonigis la situacion ĉefe en Ukrainio dum la malbona rikoltaj jaroj de 1932-1933. La planitaj rikoltaj kvotoj por Ukrainio estis ĉiujare altigitaj. Kvankam la kvoto por la tuŝitaj jaroj estis malpli alta (de ĉ. 6,8 milionoj da tunoj al 4,6), tiu estis nerealigebla. La disvastiĝanta tifo, la kamparana rezisto, sekego, forpreno de greno, nutraĵoj komune kaŭzis amasan malsatmorton en 1932-1933 en Ukrainio ('Holodomor).

La malsato tuŝis ĉ. 40 milionojn da homoj, eĉ proksime de Moskvo. La centro de la malbona rikolto estis en Ukrainio, sed ankaŭ aperis ĉe Don, Kuban, Norda Kaŭkazio kaj Kazaĥstano.

Kelkaj ukrainiaj historistoj karakterizas la malbonan rikolton kiel "genocidon de la ukraina homo", ĉar oni vidis tion kiel intencan paŝon de la rusigo, forigo de la ukraina intelektularo.

Tiutempe oni apenaŭ povis akiri verajn informojn pri la internaj aferoj de Sovetunio, tial la ĵurnalistoj ofte bazis siajn artikolojn je soveta propagando. La leviĝo de la nazioj ne helpis la kalran analizon de la Ukrainiaj eventoj.

Oni asertas, ke mortis pro malsatego de Ukrainio de 2 ĝis 6 milionoj da homoj. La vera nombro ne estas kalkulebla, sed oni kalkulas laŭ politika konscio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]