Koligvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kolihuo
Kolihua arbedaro en San Fabián de Alico.
Kolihua arbedaro en San Fabián de Alico.
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Unukotiledonoj Liliopsida
Subklaso: Komelinedoj Commelinidae
Ordo: Poaloj Poales
Familio: Poacoj Poaceae
Subfamilio: Bambuo Bambusoideae
Genro: Ĉuskveo Chusquea
Chusquea culeou
Desvaux
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Kolihuo ( Chusquea culeou ) ( hispane : caña coligüecolihue ) estas neotropika bambuo el la familio de poacoj kiu vegetas en la humidaj mezvarmaj arbaroj de Ĉilio kaj sudokcidenta Argentino, la Valdiviaj moderaj pluvarbaroj.

Ĝiaj harkovritaj lancoformaj folioj havas pikaĵon je siaj finoj, kaj sia floro estas hele bruna spiko. La planto ankaŭ produktas kariopsan frukton. Post florado kaj liberigado de la semoj, la planto mortas. La planto estas rektstaranta, altas ĝis 6 metrojn, kaj estis uzata de la indiĝenaj popoloj por la stango de iliaj lancoj. Ili ankoraŭ nuntempe estas uzataj de la mapuĉoj por muzika instrumento sciata kiel trutruko.

Apartaĵo de tiu ĉuskveo estas ke ĝia ligno estas solida, kaj diferencas do de plejmultaj bambuoj, kun kavaj internaĵoj.

Eksteraj ligiloj

Bildo de la mapuĉoj uzante kolihuon kiel lancon dum kaptatako.