Kolizia familio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En astronomio, kolizia familio estas grupo da ĉielaj korpoj devenanta de unu korpo frakasita de kolizio. La anoj de kolizia familio havas najbarajn orbitajn elementojn kaj (pli malpli) saman komponiĝon.

La konataj aŭ suspektitaj koliziaj familioj estas la plejparto el la asteroidaj familioj, kaj la grupoj da neregulaj satelitoj de Jupitero kaj de Saturno.

La Haŭmea familio estas la unua konata kolizia familio en la Kujper-zono.

Eksteraj ligloj[redakti | redakti fonton]