Kolombario

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Memstare situanta Kolombario de Reciproke subtenanta societo Kunlaboro en tombejo en Prago-Holešovice.

Kolombario (el latina columbarium - kolombejo) estas konstruaĵo plimulte situanta en tombejo destinita por enmetado de urnoj.

En antikva Romio temis pri sepultiga kamero, kiu havis en muroj niĉojn, kien oni enmetis la urnojn kun la cindro de mortintoj. Nuntempe la kolombarioj estas ofte parto de kremaciejoj, aŭ jam kiel memstare situantaj objektoj aŭ kiel parto de eksteraj aŭ internaj muroj. En tombejo la kolombarioj estas ofte parto de internaj periferaj muroj de tombejoj. Ni povas trovi kolombariojn ankaŭ kiel partojn de preĝejoj.

Vidu ankaŭ