Kolombedoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kolombedoj
roka kolombo (Columba livia domestica) flugante
roka kolombo (Columba livia domestica) flugante
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Kolombedoj Columbidae
Subfamilioj

vidu tekston

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Kolombedoj estas familio de birdoj enhavanta kvin subfamiliojn kaj 309 speciojn.
La subfamilioj estas:
La Columbinae, aŭ tipaj kolomboj, 181 specioj, subdividebla en kvin aliaj subfamilioj,
La Otidiphabinae, enhavanta ununuran specion: Fazankolombo Otidiphaps nobilis
La Gourinaekronokolomboj, tri specioj
La Didunculinae, ununura specio: Dentobeka kolombo Didunculus strigirostris
La Treroninae, aŭ fruktomanĝantaj turtoj, 123 specioj.

Kolomboj kunformas la familion de Kolombedoj en la ordo Kolomboformaj, kiu inkludas ĉirkaŭ 300 speciojn de birdoj. Tiu familio ekzistas tutmonde, sed la plej granda varieco estas en la orientalisa kaj en la aŭstralazia ekozonoj.

Kolomboj havas fortikajn korpojn, mallongajn kolojn kaj mallongajn maldikajn bekojn kun karneca ceraĵo. La specio pli komune nomita kiel "kolombo" estas la Rokkolombo, komuna en multaj urboj.

Ties kutime malfortaj nestoj estas konstruitaj el bastonetoj kaj la du blankaj ovoj estas kovataj de ambaŭ gepatroj. Kolomboj manĝas semojn, fruktojn kaj plantojn. Malkiel plej parto de aliaj birdoj (sed vidu artikolon flamengo), kolomboj produktas "kropolakton," ĉe ĉelaro kiu funkcias kiel likvidujo. Ambaŭ seksoj produktas tiun tre nutrivan substancon por manĝigi la idaron. La kolomboj nutras iliajn idojn per tiu laktosimila kaĉo, kiun ili produktas en sia kropo.

Taksonomio kaj evoluo

Tiu familio estas tre kohera grupo sen membroj kiuj montrus evidentajn ligojn kun aliaj familioj de birdoj aŭ inverse. La dido kaj la ermitkolomboj estas tre rilataj, sed ankaŭ ili malhavas ligojn kun aliaj familioj de birdoj. Ankaŭ la malmultaj fosilioj konsistas nur je senkonfuzaj specioj de la familio de Kolombedoj. Oni sugestis ligojn kun pteroklojpapagoformaj, sed similaĵoj kun la unua grupo kialas pro konverĝa evoluo kaj kun la dua dependas je la papagecaj ecoj de la Dentobeka kolombo. Tamen, la diferencaj ecoj de tiu ĉi birdo ŝajnas konsekvenco de ties dieto pli ol de ties rilato kun papagoj.

Tiu familio estas kutime dividita en kvin subfamilioj, sed tio eble estas maltaŭga. Ekzemple la Amerikaj grundokolomboj kaj koturnokolomboj kiuj estas kutime lokitaj en la Columbinae ŝajne estas du diferencaj subfamilioj. Ĝenerale la kutima klasigo konsideras du grandajn subfamiliojn, unu por la fruktokolomboj kaj la imperiaj kolomboj kaj alia por preskaŭ ĉiu la restantaj specioj. Krome estis 3 unutipaj subfamilioj, po unu por la genroj Goura, Otidiphaps kaj Didunculus. La malnova subfamilio Columbinae konsistas el 5 diferencaj stirpoj, dum la aliaj 4 grupoj estas pli malpli akurataj ekzemploj de la evoluaj rilatoj.

La ordo ĉi ite prezentata sekvas Baptista et al. (1997) kun aldonoj (Johnson & Clayton 2000, Johnson et al. 2001, Shapiro et al. 2002).

La lokigo de genroj kaj nomigo de subfamilioj estas ĉiukaze provizora ĉar analizoj de diferencaj sekvencoj de DNA indikas, ke diversas, ofte tre radikale, en la lokigo de kelkaj (ĉefe hindoaŭstraliaj) genroj. Tiu ambigveco, probable kaŭzita de Allogo inter longaj branĉoj, ŝajnas konfirmi, ke la unuaj kolomboj kiuj evoluis en la Aŭstralazia regiono, kaj la "Treronidae" kaj similaj formoj (kronaj kaj fazankolomboj, ekzemple) reprezentas la plej fruan radiadon de la grupo.

Ĉar la Dido kaj la Rodrigesa ermitkolombo estas tutcerte parto de la Hindoaŭstralia radiado kiu produktas la 3 etajn subfamiliojn menciitaj sube kun la fruktokolomboj (inkludante la Nikobara kolombo), ili estas ĉi tie inkluditaj kiel subfamilio Rafedoj, ĝis kiam oni havos pli certigan materialon pri iliaj interrilatoj.

Kolombedoj ne estas bone reprezentitaj de fosilioj. Oni ne trovis praformojn kiujn oni povus datigi. La genro Gerandia kiu tre verŝajne apartenas al Columbinae estis prskribita kiel de frua Mioceno en Francio. Krome ĉiu alia fosilio apartenas al nunaj genroj. Por tiuj kaj por konsiderinda nombro de pli ĵuse ekstingitaj praspecioj, vidu la respektivan informon de genro.

Subfamilio Columbinae – tipaj kolomboj

Kolomba skeleto.

Genro Columba inkludante Aplopelia – Malnovmondaj kolomboj (33-34 vivantaj specioj, 2-3 ĵuse formortintaj)

Genro Streptopelia inkludante Stigmatopelia kaj Nesoenas - turtoj (14-18 vivantaj specioj)

Genro Patagioenasamerikaj kolomboj; iam inkluditaj en Columba (17 specioj)

Genro Macropygia - kukolkolomboj (10 specioj)

Genro Reinwardtoena (3 specioj) ankaŭ kukolkolomboj

Genus Turacoena (2 specioj) ankaŭ kukolkolomboj

Subfamilio N.N. - Bronzflugiluloj kaj parencoj

Genro Turtur - Afrikaj arbarkolomboj (5 specioj; provizore lokitaj ĉi tie)

Genro Oena - Namakva kolombo (provizore lokita ĉi tie)

Genro Chalcophaps (2 specioj)

Genro Henicophaps (2 specioj) Bronzflugiluloj

Genro Phaps (3 specioj) Bronzflugiluloj

Genro OcyphapsKresta kolombo

Genro Geophaps (3 specioj)

Genro Petrophassa - rokarkolomboj (2 specioj)

Genro Geopelia - strikolomboj (3-5 specioj)

Subfamilio Leptotilinae - Zenaidine kaj koturnokolomboj

Genro Zenaida (7 specioj)

Genro EctopistesMigrokolombo (formortinta; 1914)

Genro Leptotila (11 specioj)

Genro Geotrygon - koturnokolomboj (17 specioj)

Genro Starnoenas

Subfamilio Columbininae - amerikaj grundokolomboj

Genro Columbina (7 specioj)

Genro Claravis

Genro Metriopelia (4 specioj)

Genro Scardafella – eble apartenas al Columbina

Genro Uropelia

Subfamilio N.N. - Indopacifika grundokolombo

Genro GallicolumbaKorkolomboj (16-17 vivantaj specioj, 3-4 ĵuse formortintaj)

Genro Trugon

Subfamilio Otidiphabinae - Fazankolombo

Genro Otidiphaps - Fazankolombo

Subfamilio Didunculinae - Dentobekaj kolomboj

Genro Didunculus

Subfamilio Gourinae - kronokolombo

Genro Goura

Subfamilio N.N. (Treroninae) – verdaj, fruktokolomboj kaj imperiaj kolomboj

Genro Ducula - imperia kolombo (37 specioj)

Genro Lopholaimus - Nodoverta kolombo

Genro Hemiphaga

Genro Cryptophaps

Genro Gymnophaps - montokolomboj

Genro Ptilinopus - fruktokolomboj (ĉ. 50 vivantaj specioj, 1-2 ĵuse formortintaj)

Genro Natunaornis - Vitilevua kolombo (prabirdo)

Genro Drepanoptila

  • , Drepanoptila holosericea

Genro Alectroenas - blukolomboj

Subfamilio Raphinae - Rafedoj

Genro Raphus - Dido (formortinta; malfrua 17-a jarcento)

Genro PezophapsRodrigesa ermitkolombo (formortinta; ĉ.1730)

Nesolvita lokigo

Genro Caloenas

Genro Treronverdaj kolomboj

Genro Phapitreron - brunkolomboj

Genro Leucosarcia - Ŭongakolombo

Genro Microgoura - Ŝuasela krestokolombo (formortinta; frua 20-a jarcento)

Genro Dysmoropelia

Genro sendeterminata

  • Hendersona kolombo, Kolombedoj. (prabirdo)

Referencoj

Kolomboj kaj homoj

Kelkaj specioj de kolomboj estas uzataj por esti manĝataj kaj probable ĉiu povus esti manĝata; la povaj brustomuskoloj karakteraj de tiu ĉi birdofamilio estas bongusta manĝaĵo. En Eŭropo la Palumbo estas komune ĉasata, dum la Rokkolombo estis origine enhejmigita kiel manĝospecio, kaj multe estis bredata pro siaj bongustaj kvalitoj. La malapero de la Migrokolombo estis almenaŭ parte kialita de troa ĉasado por manĝo.

Kolombo estas Koŝera, kaj ili kaj Turtoj estas la ununuraj birdoj kiuj povas esti uzataj por Buĉofero. Aliaj koŝeraj birdoj povas esti manĝataj, sed ne alportataj kiel Korban (Buĉofero).

Kolombo estas la Pacosimbolo en la tuta mondo. La deveno estas en la biblia rakonto de la diluvo kiam kolombo revenas al Noao ŝipo kun olivbranĉo en la beko por pruvi ke jam ne la tuta tero estis akvokovrita.

Referencoj

  • Baptista, L. F.; Trail, P. W. & Horblit, H. M. (1997): Order Columbiformes. In: del Hoyo, J.; Elliott, A. & Sargatal, J. (editors): Handbook of birds of the world, Volume 4: Sandgrouse to Cuckoos. Lynx Edicions, Barcelona. ISBN 84-87334-22-9
  • Johnson, Kevin P. & Clayton, Dale H. (2000): Nuclear and Mitochondrial Genes Contain Similar Phylogenetic. Signal for Pigeons and Doves (Aves: Columbiformes). Molecular Phylogenetics and Evolution 14(1): 141–151. PDF plena teksto
  • Johnson, Kevin P.; de Kort, Selvino; Dinwoodey, Karen, Mateman, A. C.; ten Cate, Carel; Lessells, C. M. & Clayton, Dale H. (2001): A molecular phylogeny of the dove genera Streptopelia and Columba. Auk 118(4): 874-887. PDF plena teksto

Eksteraj ligiloj


Vidu ankaŭ