Kolombejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kolombejo

Kolombejo[1]kolombodomo estas konstruaĵo, specife konstruita kun etaj niĉoj por la kolombojleterkolomboj. Analogie ankaŭ povas temi pri lokalo, do parto de konstruaĵo, sur la tegmento aŭ en la mansardo de la domo.

La materialoj el kiaj ĝi estas konstruita samkiel ĝia strukturo, varias en multaj landoj. En orienta kaj centra Eŭropo oni uzis tiucele subtegmentejon de domoj aŭ apartan starantan lignan kabaneton sur kolono. Male, en okcidenta Eŭropo, aparte ofte en norda Portugalio, en Normandio kaj Bretonio, tradicie uzatas ŝtonaj kolombejoj, kiuj kutime aspektas kiel sole staranta fortika turo kvazaŭ de mezepoka burgo.

La moderna kolombejo estas malproksima heredanto de la roma colombarium, sed tiu termino uzeblas ankaŭ kaj ĉefe por aludi al tombejoj kie oni konservis la cindrojn aŭ ostojn de mortintoj en malgrandaj ujoj kiuj estis lokigitaj en malgrandaj muraj niĉoj similaj al tiuj por kolombonestoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La bredado de la kolomboj estis kutimo jam ĉe asirianoj, fenicoj, kaj en antikva Grekio. Ĝi iĝis hobio en Romio.

Roma colombarium de la 3a jarcento en la maŭzoleo de Mazor en Israelo

Varono, Kolumelo kaj Plinio la Maljuna skribis verkojn pri la bredado de kolomboj kaj pri la konstruado de kolombejoj. La romia colombarium, ĝenerale ronda, estis interne kovrita per blanka pulvoro de marmoro.

Referencoj[redakti | redakti fonton]