Kolombia armeo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Oficiala blazono de la Kolombia Armeo (devizo: patrujo, honoro, lojaleco)

La Kolombia armeo estas la armeo tera kaj laŭleĝa, kiu agadas en la Respubliko de Kolombio. Laŭ ties politika konstitucio, la ĉefa celo de la armeo estas la defendo de la suvereneco, la sendependeco, la integreco de la nacia teritorio kaj de la konstitucia ordo.

Ĝi enhavas iom pli ol 240.000 homojn[1]. La supera komandanto estas la prezidento de la Respubliko.

Historio

La antaŭaĵoj de la Nacia Armeo de Kolombio estis je la 1770-aj kaj 1780-aj jaroj la armeo de komunumanoj de la teroj de la nunaj departementoj Santander kaj Nordo de Santander. Post la kapitulacoj de Zipaquirá en 1781 ĝiaj komandantoj estis perfortitaj, mortpafitaj kaj eĉ iliaj korpoj fortranĉitaj kaj disigitaj ties membroj[2].

Post la okazintaĵoj de El Florero de Llorente de la 20-a de julio de 1810, la supera Junta ĵus kreita, anoncis la kreadon de la Batallón Voluntarios de Guardias Nacionales (Volontula Roto de Naciaj Gvardioj) kunmetita el infanterio kaj kavalerio, sub la regado de la kolonelo Antonio Baraya[3].

De 1810-1816 la nacio merĝiĝas en kunfrontoj inter federistoj kaj centralistoj, kio estis profitata de la hispana monarkio por entrepreni la rekonkeron de Kolombio, kaj por tio oni sendis tien na Pablo Morillo. Poste okazos la liberiga milito sub la regado de Simón Bolívar, kiu finos per la Batalo de Boyacá la 7an de aŭgusto de 1819, kio certigis la sendependon de la teritorio tiam nomita Nueva Granada (Nova Granado) kaj nun Kolombio.

Notoj

  1. http://www.mindefensa.gov.co/irj/go/km/docs/Mindefensa/Documentos/descargas/Sobre_el_Ministerio/RendicionCuentas/2010/informe%20Ejercito%20Nacional.pdf "INFORME EJECUTIVO RENDICION DE CUENTAS EJERCITO NACIONAL DE COLOMBIA", paĝo 27.
  2. http://www.segundadivision.mil.co/?idcategoria=212940 Historia Militar del Departamento de Santander ‒ Segunda División ‒ Ejercito Nacional de Colombia.
  3. http://www.ejercito.mil.co/index.php?idcategoria=204551 Historia del Ejército Nacional de Colombia ‒ Centro de Estudios Históricos del Ejército.