Kolombia grebo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kolombia grebo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Podicipoformaj Podicipediformes
Familio: Podicipedoj Podicipedidae
Genro: Podiceps
Podiceps andinus
(Meyer de Schauensee, 1959)
Konserva statuso

Konserva statuso: Formortinta
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Kolombia grebo (Podiceps andinus), estis grebo (nome akvobirdo de la familio de Podicipedoj) troviĝinta en la humidejoj de Bogoto nome en orientaj Andoj de Kolombio, el kio kaj la komuna nomo kaj la latina scienca nomo de la specio. Tiu specio estis ankoraŭ abunda en la Lago Tota (3000 m super marnivelo) en 1945. La specio estis foje konsiderata subspecio de la Nigrakola grebo (P. nigricollis).

La malpliiĝo de la Kolombia grebo estis atribuita al drenado de humidejoj, siltado, poluado pro pesticidoj, ĝenado pro kareksa kolektado, ĉasado, konkurado kaj predado de idoj fare de la ĉielarka truto (Salmo gairdneri) (del Hoyo et al. 1992). La ĉefa tialo estis habitatoperdo: drenado de humidejoj kaj siltado rezultis en tre altaj koncentroj de poluantoj, kio kaŭzis plantoziĝon tra la tuta Lago Tota. Tio detruis la malferman, submerĝan vegetaĵaron de akvoplantoj Potamogeton kio rezultis en la formado de densa monokulturo de algoj (Elodea) (Varty et al. 1986, Fjeldsa 1993, kiel citita en O'Donnel kaj Fjeldsa 1997).

Ĉirkaŭ 1968 la specio estis malpliiĝanta al proksimume nur 300 birdoj. Oni faris nur du vidaĵojn de tiu birdo en la 1970-aj jaroj; unu en 1972, kaj la lasta konfirmita registro el 1977 kiam oni vidis tri birdojn. Intensaj studoj en 1981 kaj 1982 malsukcesis trovi la specion kaj nun ĝi estas konsiderata formortinta.

Referencoj

Ŝablono:Reflist